Saltu al enhavo

Giordano Moya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Giordano Moya
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1912 (1912-11-30)
Morto 30-an de novembro 2008 (2008-11-30) (96-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Giordano MOYA ESCAYOLA (Terrassa, 1913—2009), elektro-teknikisto, estis esperantista aktivulo kaj verkisto el Katalunio, Hispanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis en 1933 en la Zamenhofa Instituto de Barcelono, kaj tuj viglis en laboristaj esperantistaj medioj.

Post la hispana intercivitana milito kaj dua mondmilito li renovigis sian esperantistan idealon. En tiu linio li estis en 1951 unu el la ĉeforganizantoj de la unua hispana Esperanto-Kongreso post la milito, okazinta en Terrassa.

Giordano Moya ofte gvidis kursojn kaj prelegis en Esperanto en Kongresoj kaj Renkontiĝoj. Li estis estrarano de Hispana Esperanto-Federacio, redaktoro de “Boletín” kaj sekretario de OKK de la 59-a SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Vallés en 1986.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Premiita en la beletra Konkurso “Comella-Bassols” en 1968, li ankaŭ atingis la Duan Premion en la programero “Esperanto-Tagoj” en la Universitato de Budapeŝto en 1971, kaj ricevis subpremion en proza verko en la 17-aj Internaciaj Floraj Ludoj okazintaj en Tortosa en 1978.

Li ĉefe verkis eseojn. Ĉefaj libroj:

  • “L' Aventura Humana” en la kataluna lingvo, 1981, tradukita al Esperanto kiel “La Homa vivaventuro” (Barcelona Esperanto-Centro, 1987).
  • “Esperanto en prospektivo” (1989)
  • “Survoje al Universala Civilizacio” (1995)
  • "Esperantismo. Prelegoj kaj eseoj" (2002)

En liaj eseoj li defendis tre ideologiitan esperantismon, emfazantan la zamenhofan Homaranismon.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La Homa vivaventuro

Citaĵo
 Giordano Moya estas homo tre konata en la esperantista mondo. Formita en pozitiva kaj materialisma filozofio, posedanta firmajn konvinkojn bazitajn sur longa sperto kaj atenta studo de la homa vivo kaj naturo, Moya deziris meti sian idearon antaŭ la esperantistan popolon, kaj kvazaŭ kristalizi en la esperanta lingvo sian ardan deziron al pli bela kaj justa vivo en ĉi mondo nia, tiom longe suferanta kaj serĉanta pacon kaj feliĉon.

Rezulte, lia libro "La Homa Vivaventuro". Verko grava. Ampleksa trarigardo sur plej diversaj disciplinoj: biologio, historio, religio, sociologio, psikologio kaj politiko. Kiel ekzemploj, tri plensignifaj analizoj pri Sovetunio, Ĉinio kaj Jugoslavio en la moderna tempo. Krome, konsideroj pri la monda aktuala ekonomio kaj pri la rolo, kiun esperanto povas plenumi en la konstruo de la homa societo de la futuro. Tiu ampleksa ekspozicio konkretiĝas en naŭ ĉapitroj, dividitaj en ne longaj unuoj, laŭ sistemo konscie strukturita. Kema temo de la libro, do, estas la homo kaj la homa societo. Celo de la aŭtoro, nin porti ekde la prahistorio ĝis la nuntempo, por fine konjekti pri la estonteco de la homaro, kunligante la diversajn materiojn supre cititajn, en maniero harmonia kaj interdisciplina. Kaj ĉiam, kiel jam dirite, rigardante la tuton el pure materialisma vidpunkto. Enhavo, do, profunda kaj ambicia, kiu sin etendas antaŭ la leganto,en sinsekvo rigore diakrona. Pri la formo vestanta tiun enhavon, ni diru ke la lingvo uzita estas rilate strukturon, pure zamenhofa, kaj koncerne leksikon, tute moderna kaj adaptita al la diversaj materioj tuŝitaj en la verko. Stilo senpretenda kaj rekta en libro destinita al kleraj, pensemaj legantoj. Ni salutas la verkon de s-ro Moya kiel la unuan gravan esperantistan libron, aperintan en Hispanio en la kampo de humanismo.

Kiel okazas en la plejmulto da libroj eldonitaj en nia lando, aperas tipografiaj eraroj, kiujn pli zorga korektado estus povinta elimini. 
— JES. Boletín n284 (jan 1988)

Pri Survoje al Universala Civilizacio

Citaĵo
 Eldonita de Barcelona Esperanto-Centro aperis tiu ĉi esearo, kies enhavo, ĉiam en la penslinio de la antaŭaj verkoj de la aŭtoro, volas konduki nin al la malkovro de la historiaj eventoj kaj faktoroj, kiuj daŭre malebligas la atingon de la paco.

Per diversaj ĉapitroj kaj historiaj okazintaĵoj, la aŭtoro detale studas la kialojn kaj konsekvencojn de la socia evoluo, montrante sin persono, kiu bone konas la historion, kaj kies pensoj certe aperos ŝokaj por multaj el niaj vivkonceptoj. Tiel, komencante de la radikoj (la naturo de la naturo, de la vivo, de la homo, de la socio), Ii iras al la disvolviĝo de la historio ekde la neolitiko ĝis la nuna epoko, por studi poste la naturajn kaj kulturajn faktorojn en la evoluo de la socio. La 4-a ĉapitro temas pri studo de la nunaj problemoj de nia mondo, por konduki nin al la lasta ĉapitro (mondunuiĝo — homarunuiĝo), ligite al alia verko de la aŭtoro: "Esperanto en prospektivo". En ĝi li konkludas, ke nur la koncepto pri homaranismo helpos nin atingi veran universalecon. Sed la mondo ankoraŭ restas survoje al tiu dezirata universala civilizacio, ĉar necesas sanĝi la pasintajn konceptojn pri civilizacio, kulturo kaj pensado, kaj tio estas malfacila kaj longdaŭra. Per Esperanto oni povas atingi tiun universalan identecon, kaj certe la esperantismo povas grave roli por sukcesigi tutmondan socian kunvivadon. Ni gratulas la aŭtoron kaj la eldoniston pro la apero de ĉi tiu pensiga libro, kiu certe plaĉos ne nur al la filozofiamantoj, sed ankaŭ al ĉiu esperantisto deziranta koni novan koncepton pri la vivo mem. La libro, bone bindita kaj kun altira kovrilo, estis oficiale prezentita al la internacia publiko en la 80a UK en

Tampereo, kaj ĝi estos prezentata al la hispana movado en la kongreso de Salou. 
— M. R. Uruena. Boletín n322 (sep 1995)
Citaĵo
 
Survoje al Universala Civilizacio

Jen la titolo de kvinĉapitra libro originale verkita en Esperanto de Giordano Moya Escayola, kun belaspekta kovrilo desegnita de Miguel Gutiérrez Adúriz, 205-paga, 20 x 13,5 kaj eldonita de Barcelona EsperantoCentro. Prezo 1.300 pesetojn. La libro enhavas ankaŭ biografieton de la aŭtoro kun konciza komentario pri tiu lia humanisma studaĵo, la kvara de li verkita libroforme. En tiu sia ĵus publikigita volumo, s-no Giordano Moya objektive revuas kaj analizas la diversajn cirkonstancojn, kiujn la homaro travivis ekde la neolitika epoko ĝis la ĵusa aktualeco. Per flua, facile komprenebla rakontstilo, la aŭtoro defiligas, sub la lenso de lia aŭtoritata rezonado, la plej gravajn eventojn okazintajn en nia terglobo. En specifa aludo al aktualaj problemoj de socia organizado en la tuta mondo, s-ano Moya kuraĝe proklamas, ke hodiaŭ ne estas dezirinda ŝtata disdivido de la mondo laŭ etnoj. La kreskanta interkomunikado inter la diversaj mondpartoj -li diras- iom post iom kunfandos ĉiujn etnojn. Kontraŭstari tiun antaŭvideblan fakton, tio estas nura revo retroirigi la socion al pasintaj kaj nedezirindaj sociaj kondiĉoj. La plej bona socia organizado - tiel li opinias- povas esti la teritoria federaciismo, kun civitaneco laŭ loĝteritorio, ne laŭ etnoj, kaj kun dua civitaneco tutmonda. Sekve, s-no Giordano Moya montras sin firma partiano de tutmonda unuigo, kiu ne devas signifi la perdon de propraj kolektivaj identecoj tradicie hereditaj; tamen super tiuj moroj kaj kutimoj devas regi humana penso, komuna al la tuta homaro. Oni devas generaligi spiritan aŭ kulturan movadon, por disvastigi la konsciiĝon kaj la senton pri unuiĝo de la homaro. Nur sur tiu baza pensmaniero estas eble starigi liberan mondorganizon. Tiu kultura movado ekzistas jam nun. Ĝi aperis antaŭ iom pli ol cent jaroj: ĝi estas la Esperantismo, kun sia supernacia lingvo Esperanto kaj ties ideologio, la Homaranismo, ambaŭ iniciatitaj de D-ro Zamenhof. Kaj parolante pri Esperanto -li daŭrigas- oni envenas en la lingvoproblemon. Ne estas dubo pri tio, ke la lingvoproblemo estas nun akuta. La majoritataj lingvoj ne estas sufiĉe kapablaj por esti ĉie parolataj kaj sekve komprenataj. La etnaj lingvoj taŭgas nur hejme kaj, kompreneble, ne estas eble lerni ĉiujn lingvojn. Estas necese do, ke super ĉiuj etnaj lingvoj staru sennacia kaj neŭtrala lingvo, komuna al ĉiuj homoj. Tiu lingvo estas Esperanto. Nun certagrade funkcias kiel internacia lingvo la angla, kaj en la deknaŭa jarcento la franca ludis tiun rolon. Eble en malproksima estonteco, la germana povus ludi tiun rolon en Eŭropo, dum la japana aŭ eĉ la ĉina povus havi samcelan rolon en Azio. Tiuj naciaj lingvoj, en sia internacia rolo, povas taŭgi por la scienco, la tekniko, la komerco kaj eĉ la turismo, sed ili ne utilas por la homara interkompreniĝo nur povas estigi tutmonda subprema imperio... Agnoski internaciajn lingvojn, jen de hegeomonia potenco, jen de pluraj grandaj potencoj, ne solvos la problemon pri komunikado, kaj des malpli tiun de la interkompreniĝo. La supernacia lingvo estas do nepre necesa por alporti kaj giatempe firmigi la unuigon de la homaro. Ĝi estis kreita de D-ro Zamenhof, kaj nun ĝi estas jam sufiĉe disvastigita kaj disvolviginta por ludi sian supernacian rolon. Aldone al la lingvo Esperanto, kiel dirite, D-ro Zamenhof ankaŭ formulis la t.n. Homaranismon, kiel plifortigitan Esperantismon. Laŭ ĝi oni apartenas al la homaro, sed ankaŭ oni devas konscie senti sin membro de la homara familio, kaj konsekvence agi. La Esperantismo liveras la novan senton, kiun proklamas La Espero, survoje al universala civilizacio.

Per tiu ĉi de ni substrekita frazo, identa al la titolo de lia libro, s-no Giordano Moya Escayola finas sian objektivan revuadon tutmondan. Konklude, same la enhavo de tiu verko, cetere identigita kun la spirito de Esperanto, kiel ĝia lingvaĵo, kiun, escepte de kelkaj preseraroj, ni trovas agrable simplastila kaj klare komprenebla, certe meritos —tion ni esperas kaj deziras— la laŭdon de ĉiuj ĝiaj legantoj, kiuj sendube ne pentos esti akirintaj tiun libron por sia biblioteko. 
— Vicente Herndndez Llusera. Boletín n323 (okt 1995)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]