Saltu al enhavo

Gravedeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo temas pri homa gravedeco. Pri aliaj mamuloj vidu tie. Pri aliaj animaloj vidu tie.


Graveda virino
Graveda virino

Gravedeco estas procedo, per kiu virino finportos vivajn idojn ekde koncipo ĝis tempo, kiam la idaro kapablas la vivon ekster la utero. Ĝi komenciĝas per la koncipo, kio estas procedo de fekundigo kaj formigado de zigoto (la fekundigita ovĉelo post unuiĝo de vira kaj virina gametoj) kaj finiĝas per nasko, per cezara sekco, abortospontana aborto.

Iam la nocio de gravedeco rilatas ankaŭ al kelkaj pluaj mamuloj, precipe al primatoj. Sed por bestoj oni kutime uzas terminon mamula gravedeco.

La gravedeco daŭras proksimume 40 semajnoj ekde la unua tago de la lasta menstrua ciklo ĝis la nasko (38 semajnoj de la fekundigo). Ĝi estas apartigita en tri trimestrojn. En la unua trimestro minacas la plej granda risko de la spontana aborto de feto. La aborto estas ofte rezulto de defekto de la feto, de ĝiaj gepatroj aŭ difektigo kaŭzita post la koncipo.

Ĉe la homa specio la gravedeco kutime estas por unusola ido, sed povas okazi ankaŭ pluridaj gravedecoj. La aplikado de teknikoj de helpita reproduktado rezultis lastatempe en pliigo de proporcio de pluridaj gravedecoj eĉ en disvolviĝantaj landoj.[1]

Difinoj kaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Gravedeco.

En 2007 la Komitato de Etikaj Konsideroj de la Homa Reproduktado kaj por la Sano de Virinoj de la Internacia Federacio de Ginekologio kaj Akuŝ-scienco (IFGA) difinis la gravedecon kiel la parto de la procezo de la homa reproduktado kiu startas per la instalado de la zigoto en la endometrio de la virino kaj finas per la nasko. La jura difino de la gravedeco sekvas tiun medicinan difinon: por la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) la gravedeco startas precize kiam finiĝas la instalado, kiu estas la procezo kiu ekas kiam aliĝas la blastocito al la muro de la utero (ĉirkaŭ kvar ĝis ses tagojn post la fekundiĝo).[2] Tiam la blastocito trairas la uteran endometrion kaj invadas la stromon. La procezo de instalado finiĝas kiam la malfermaĵo en la surfaco de la epitelio fermiĝas kaj kompletiĝas la procezo de nestumado, kaj tial startas la gravedeco. Tio okazas inter la 12a kaj la 16a tago post la fekundiĝo.

Eksteruteraektopia gravedeco estas termino uzata por gravedeco okazanta ekster la utero, pro nenormala instalado de la fekundita ovolo (ofte en unu de la du ovoduktoj) kaj malpli ofte en la peritonea kavaĵo (ventra gravedeco) aŭ aliaj lokoj.[3] En la tuba-ovaria gravedeco la feta sako (fetujo) konstituiĝas parte per la tubo kaj per la ovaria histo. En la ovaria gravedeco la kreskado okazas tute en ovaria parenkimo (sekrecia histo), kvankam la ovario povas adaptiĝi pli facile ol la tubo, ofte rompiĝas frutempe. La abdomena gravedeco povas esti ĉu primare (unugrade) enplantita ĉu sekundare, tiukaze post unua enplantado en la tubo aŭ en la ovario. Lia ofteco estas 2,5 elcentoj el ĉiuj ektopiaj gravedecoj kaj estas precipe sekundara (duaperiodaj, duagradaj). La ovo plantiĝas ĉirkaŭ abdomenaj organoj kaj la placento intermetiĝas inter la intesto, la veziko, la hepato ktp. samtempe ekzistante decidua reakcio en la peritoneo. Tiuspeca gravedeco produktas ofte mortan feton (litopedion), kiu petriĝas, kalciiĝas (litopedium signifas petra bebo) aŭ maceris, sed aliakaze la feto povas supervivi ĝis la fino, kvankam tio estas tre danĝera ĉar ofte estas organa misformigo.

Nedezirita gravedeco estas tiu okazanta sen antaŭa deziro, klopodo aŭ planado fare de la virino kaj ĉe foresto, manko aŭ malsukceso de taŭgaj antaŭamoraj kontraŭkoncipiloj kaj malsukceso aŭ manko de postamoraj urĝaj kontraŭkoncipiloj kiuj povus estis evitintaj la eblan gravedecon. Ĉe nedezirita gravedeco kaj kongrue kun la principoj de reprodukta sano de la MOS, la virino povas pluigi la gravedecon, aŭ praktiki volontan interrompon de la gravedeco aŭ aborton, ĉu pere de medikamentoj aŭ pere de kirurgio, depende de la periodo de gravedeco kaj ĉiam kun la taŭga sansistema kontrolado, konsiderante ankaŭ ke tiu praktiko povas esti eksterleĝa en kelkaj landoj.[4] La lingvaj rimedo de Esperanto ebligas diferencigon inter nedezirita gravedeco, dezirata gravedeco kaj dezirota gravedeco.

En la tuta mondo, 38 % de la gravedecoj estas nedeziritaj, el kiuj 21 % okazas ĉe adoleskulinoj (de kiuj inter 30 kaj 60 % finiĝas en aborto); tio estas ĉirkaŭ 80 milionoj de nedeziritaj gravedecoj ĉiujare de totalo de 210 milionoj de gravedecoj en la tuta mondo.[5]

Supozeblaj signaloj de gravedeco[redakti | redakti fonton]

Homa embrio kvin-semajna.

Eble la unua supozebla signalo de gravedeco estas la amenoreo aŭ foresto de la menstrua periodo. Ĉar eblas amenoreo pro kauzoj aliaj disde de tiiuj de gravdeco, ne ĉiam tiu estas certa indiko de gravedeco, speciale se en la koncerna virino ne okazas regulaj menstruaj cikloj. Tamen, povas aperi kelkaj pliaj aliaj signaloj kiuj, kun la amenoreo povus sugesti gravedecon, kiel estas jenan: la hipersentemo ĉe mampintoj, kapturniĝo, matenaj naŭzoj kaj vomado, dormemo, ŝanĝoj en la flarperceptado, kaj subitaj kaj intensaj deziroj de kelkaj apartaj kaj nekutimaj tipoj de manĝaĵoj (kapric-deziroj). Tio noteblas el la dua ĝis la tria monato el la koncipiĝo.

Sangelverŝo pro instaliĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas unu de la unuaj simptomoj de la gravedeco, kvankam tio ne okazas ĉe ĉiuj gravedaj virinoj. Sangelverŝo pro ovolinstaliĝo okazas proksimume 12 tagojn post la ovoliĝo, nome en la tagoj en kiuj oni esperas menstruo. Tiu sangelverŝo distingiĝas ĉar ĝi estas tre malmulte daŭra - ne pli ol kvin tagoj - kaj tre malpeza. La sangelverŝo pro instaliĝo okazas ĉar la blastocito kuŝiĝas sur la utero kaj foje rompiĝas kelkaj vejnetoj kiuj tuŝas la endometrion kaj okazigas la sangelverŝon.

Laciĝo kaj elĉerpiĝo[redakti | redakti fonton]

Alia signo de suspekto pri gravedeco estas laciĝo, karakterizita per astenio, malforteco kaj dormemo. Kvankan kelkaj vrinoj sentas plinovigitan energion, la plimulto konfesas senton de intensa laciĝo. Kelkaj asertas, ke ili endormiĝas je ajna taga horo, foje eĉ tuj post ellitiĝo, kaj aliaj asertas, ke ili sentas tian dormemon posttagmeze. Aliaj sentas fortan laĉiĝon je la alveno de la nokto. Tiu laciĝo estas ofte nekontrolebla kaj postulas endormiĝon. Neniam oni trovis tute certigan klarigon por tiu stranga dormemo. Ĝi estas ofta simptomo en la unuan monatoj de la gravedeco kaj oni kredas, ke ĝi estas efiko de la alta produktado de progesterono. Tiu hormono estas sedativa por la homaj estaĵoj, pere de fortaj efikoj kaj trankviligaj kaj hipnotaj.[6] En la postaj etapoj montriĝas alia tipo de laciĝo aŭ simple korpa laciĝo, sed rare ĝi okazas en la unua trimestro de la gravedeco.

Interrompo de la menstruado[redakti | redakti fonton]

Diagramo ilustranta kiel la la interna membrano de la utero konstruiĝas kaj rompiĝas dum la menstrua ciklo.

Du semajnojn post la fekundiĝo oni notas la foreston de menstruo. La ĉeso de la menstruo ĉe virino kaj sana, kaj en reprodukta aĝo kaj sekse aktiva, kiu ĝis tiam havis regulan kaj antaŭvideblan menstruan ciklon, estas signalo tre sugesta de gravedeco. Temas pri signalo suspektinda pot gravedeco nomita amenoreo, sed ĝi ne estas ekskluziva de la gravedeco. Krom gravedeco, povas esti kaŭzoj de la amenoreo fizikaj malsanoj (kelkaj certe gravaj, kiel tumoroj ĉe la ovario, misordoj de la glando tiroido kaj multaj aliaj), tre forta frapo aŭ ŝoko, nerva anoreksio, rezulto de vojaĝo per aviadilo, operacio, ktp. Stresoanksio povas prokrasti la menstruon. La perdo de la menstruo dum gravedeco povas indiki ankaŭ, ke ne maturiĝas ovariaj folietoj dum la naŭ monatoj de la gravedecdaŭro, pro kio se virino gravediĝas ofte, ŝi povus esti prokrastante la aĝon de sia menopaŭzo.

Foje, post la koncipiĝo, observeblas unu aŭ du epizodoj de utera hemoragio, kiu similas al menstruo kaj povas esti konfuziga kun tiu ĉi. Tio nomiĝas signo de Long-Evans kaj estas pli ofta ĉe virinoj kiuj jam foje gravediĝis ol ĉe tiuj kiuju gravediĝas por la unua fojo.

Gustoj[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝoj en gusto kaj prefero por kelkaj manĝaĵoj povas esti unu de la unuaj signaloj de gravedeco. Estas ofta la malakcepto de kelkaj manĝaĵoj, trinkaĵoj kaj odoroj, kiel ekzemple de la fumo de tabako.[7] Ofte oni priskribas metalecan guston en la buŝo kiu ŝanĝas la guston por precizaj manĝaĵoj. Oni kredas, ke la kapricdeziroj estas rilataj al la pliiĝo de la hormonaj niveloj; tiujn foje oni eksperimentas en la dua duono de la menstrua ciklo pro la sama tialo. Ne konvenas kontentigi kapricdezirojn per manĝaĵoj de granda kaloria enhavo, sed kun malgranda nutropovo.

Ofta pisemo[redakti | redakti fonton]

Ofta pisemo.

Dum pliiĝas la utero, ĝi premas la vezikon. Pro tio, tiu klopodas por forpeli malgrandajn kvantojn de urino, kaj multaj virinoj sentas oftajn dezirojn pisi el la unua semajno post la koncipiĝo; ili eĉ povus bezoni iri al la necesejo ĉiuhore. Ankaŭ tio povas okazi pro la efiko de la progesterono, ĉar ĝi estas povega trankviligilo de la glata muskolo,[8] (kiu estas la muskolo kiu formas la vezikon, la uteron kaj aliajn organojn) kio utilas por reteni la uteron ripozanta ĝis la momento de la nasko. Scepte se oni sentas ardon aŭ doloron dum pisado, ne necesas ke oni konsultu kuraciston. Ĉirkaŭ la 12a semajno, la grando de la utero pliiĝos, tiel ke ĝi supreniros kaj eliros el la pelva kavaĵo. Tio malpliigos la premon sur la veziko kaj la frekvuenco de la pisado, pro kio la veziko ekmoviĝas flanken.

Ŝanĝoj ĉe mamoj[redakti | redakti fonton]

Kolostro ĉe gravedulino.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mamo.

Okazas kongesto kaj turgesko ĉe la mamoj pro la hormona faktoro kaj la apero de la kolostro. Tio povas aperi en fruaj etapoj de la gravedeco pro la pliiĝo de la prolaktino, inter aliaj hormonoj. La areoloj iĝas pli sentemaj kaj hiperpigmentitaj.[9]

Ŝanĝoj ĉe haŭtoj[redakti | redakti fonton]

Povas ekzisti hiperpigmentado de kelkaj areoj de la haŭto dum la gravedeco. Povas aperi en kelkaj gravedulinoj ankaŭ ventraj strioj same kiel ĉe la mamoj. Ĉe aliaj virinoj notindas la apero de "melasmoj" aŭ "kloasmoj" ĉe la haŭto de la vizaĝo. Tiuj hiperpigmentaĵoj povas prezentiĝi pro la uzado de kontraŭkoncipaj piloloj kaj ĉe malsanoj de la kolageno, dum la strioj estas ankaŭ signalo de la sindromo de Cushing.[10]

Vagina mukozo[redakti | redakti fonton]

Kiel konsekvenco de la pliiĝo en la vaskularizado de la vagino kaj de la kolo de la utero dum la gravedeco pro la efiko vaskularizanta de la progesterono, oni povas konstati, ke la mukozo de tiuj strukturoj iĝas de koloro viola. Tiu bluiga ŝanĝo de la vagina mukozo kaj de la kolo de la utero estas konata kiel signo de Chadwick-Jacquemier.[9]

Probablaj signaloj de gravedeco[redakti | redakti fonton]

Certigaj signaloj de gravedeco[redakti | redakti fonton]

Fekundigo[redakti | redakti fonton]

La unua paŝo de la gravedeco kutime komenciĝas per koito, kiam la viraj seksaj ĉeloj (spermoj) estas enigitaj en la uteron. La vira spermo enhavas ne nur la seksajn ĉelojn, sed ankaŭ sukerojn, proteinojn kaj aliajn materiojn por reteni vivkapablon de la spermioj. La homaj spermioj supervivos en la virina korpo kutime proksim ume 48 horojn. La spermioj havas longan flagelon, kiun ili uzas por movi sin; tio estas ununuraj homaj ĉeloj kun tiu ĉi eco. Tiuj ĉi ĉeloj estas haploidaj (la ĉeloj kun ununura servico de kromozomoj), kiuj estiĝis per mejozo el embrioformaj ĉeloj en la testikoj. En unu ejakulaĵo (eliro de semo) estadas 100 ĝis 300 milionoj da spermioj.

Ovoloj (oocito de la 2-a ordeno) estas haploidaj virinaj reproduktaj ĉeloj, kies tasko estas unuiĝi kun ununura spermio kaj sekva kreiĝo de fekundigita zigoto. Tiuj ĉi ĉeloj estas produktataj per meiozo en ovarioj, kie ili restas, ĝis kiam ne estas aktivitaj kaj liberigitaj per hormonaj ŝanĝoj en la virina menstrua ciklo. Kutime estas dum unu menstrua ciklo liberigita nur unu ovolo.

Dum ovolado rando de fibrio fine de ovario transŝoviĝos trans la utero al alkroĉiĝos de la liberigita ovolo. Dum la fekundigo la spermioj kutime renkontos la ovolojn en la ovario, kio postulas de la spermiaj ĉeloj atingonte la ovarion naĝi el supro de la vagino tra cerviko kaj laŭlonge laŭ la vagino, kio estas kompare al grandeco de la spermio granda distanco.

Atinginte la ovarion la spermioj naĝas al la ovolo (ili orientiĝas surbaze de kemotaksiso) kaj ĉiuj klopodas fekundigi ĝin. Ĉiu sperma ĉelo enhavas malgrandan veziketon de enzimoj, kiuj servas por rompi supraĵon de la ovolo ebligante tiel la trapenetron de la spermo internen. Tio povas daŭri ĝis 20 minutoj. Kiam la ovolo unuiĝos kun unu spermo, ties supraĵo ŝanĝiĝos, kio malebligos la trapenetron de pluaj spermoj. La unuiĝo de ĉelkernoj de la ovolo kaj la spermo al formigado de la diploida ĉelo finigas la unuan fazon de la gravedeco. Alternaj metodoj de la fekundigo, kiel artefarita ensemigo (enŝpruco de la semo en uteron) kaj fekundigo en provtubo estas uzataj dum malfekundeco aŭ por fekundigi virinojn sen partnero.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ nestiĝo de la fekundigita ovolo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi tempo ekzistas ununura totipotenca (kapabla per dividado produkti ĉiun ĉelan tipon en la organismo) ĉelo - zigoto - genetike unika nova organismo. Mitoza ĉela dividado estas sekva procedo, dum kiu ĉiu ĉelo dividiĝos en pluajn diploidajn ĉelojn. La zigoto dividiĝas, produktante 2 pli malgrandajn ĉelojn nomataj blastomeroj, kiuj sekve ankaŭ dividiĝas dum ĉiuj 20 horoj. Tiuj ĉi ĉeloj iom post iom malpligrandiĝas, kiam post proksimume 4 dividoj estiĝos 16 individuaj ĉeloj. Tiu ĉi grupo de la 16 ĉeloj nomiĝas morulo kaj kutime ĝi forlasas la ovarion kaj iras en uteron. Se ĝi ne venos ĝis la utero, estiĝas eksterutera gravedeco.

Post nestiĝo de la fekundigita ovolo[redakti | redakti fonton]

Blastocelo estas malgranda kaveto en la centrejo de ĉeloj kaj la evoluantaj ĉeloj kreskas ĉirkaŭ ĝi. Sur surfaco de tiu ĉi kaveto estas maldika tavolo de ĉeloj kaj zona pellucida (membraneto kovranta la maturiĝintan ovolon) restas en la sama grandeco kiel antaŭe. La ĉeloj kreskas senĉese pli malgrandaj, por ke ili eniĝu. Tiu ĉi nova strukturo kun la kaveto en la centrejo kaj la evoluantaj ĉeloj ĉirkaŭ ĝi nomiĝas blastocisto.

La ekzistado de blastocisto markigas formigadon de 2 tipoj de ĉeloj, la internaj ĉeloj kreskantaj en la interno de blastocelo kaj la ĉeloj kreskantaj sur ties eksteraĵo. Dum 24 - 48 horoj la membraneto de blastocisto (zona pellucida) traŝiriĝos. La ĉeloj sur surfaco de la blastocisto komencos produkti enzimon, kiu rompos epitelon de la utero kaj kreos lokon por la nestiĝo.

Cirkula sistemo de placento[redakti | redakti fonton]

La ĉeloj, ĉirkaŭantaj la blastociston, nun rompos la ĉelojn sur la surfaco de la utero, formigante malgrandajn ujojn de sango, kiuj stimulas estiĝon de kapilaroj. Tio estas la una fazo de la kresko de placento. La internaj ĉeloj de blastocisto rapide dividiĝas, formigante du tavolojn. La supra tavolo estos embrio kaj la ĉeloj de tie estos uzitaj en amniotika kavo. Samtempe la suba tavolo formigas malgrandan sakon. Se la ĉeloj komenciĝos evolui en abnormala pozicio, povas nun estiĝi eksterutera gravedeco.

Post kelke da tagoj histoj de ĥoriono (ekstera embria pakumo de la feto) en la formiĝanta placento ankrigos la nestantan parton al la utero. Sistemo de sango kaj sangvaskuloj nun evoluos en punkto de la formiĝanta placento, kreskanta ĉe la loko de la nestiĝo. La malgranda sako interne de la blastocisto komencos produkti eritrocitojn. Dum pluaj 24 horoj evoluos kunighisto inter la kreskanta placento kaj la kreskanta feto, kiu pli poste evoluos en umbilikŝnuron.

Hista diferencigo[redakti | redakti fonton]

Sekve la mallarĝa linio de la ĉeloj aperos sur la surfaco de la embrio. Ties kresko montras, ke la feto atendas fastruladojn, en kiu evoluos 3 tavoloj de la feto - ektodermo (ekstera), mezodermo (meza) kaj endodermo (interna). La mallarĝaj linioj de la ĉeloj komencos formigi la endodermon kaj la mezodermon. La ektodermo komencos rapide kreski kiel rezulto d ekemiaj konsisteroj produktataj per la mezodermo. Tiuj ĉi tri tavoloj donos bazon al ĉiuj diversaj tipoj de la histoj en la korpo.

La endodermo pli poste ekformigos linion de lango, la digestan sistemon, pulmon, stomakon kaj kelke da glandoj. La mezodermo formigos muskolojn, ostojn, limfatikan histon, internon de la pulmo kaj la urinajn sistemojn. Ankaŭ ĝi donos bazon por lieno kaj por produktado de sangĉeloj. La ektodermo ekformigos haŭton, ungojn, harojn, korneon, linion de interna kaj ekstera oreloj, nazon, kavon, buŝon, anuson, dentojn, hipofizon, mamglandojn, okulojn kaj ĉiujn partojn de la nerva sistemo.

Proksimume 18 tagoj post la fekundigo la embrio estas dividita al formigado de kvanto de histoj, kiujn ĝi bezonos. Ĝi havas formon kiel piro, kie tereno de kapo estas pli granda ol vosto. La nerva sistemo de la embrio estas unu el la unuaj kreskantaj organoj. Ĝi komencos kreski en la kava tereno nomata nerva sulko.

Nutrado en la gravedeco

La sanga sistemo daŭrigas en la kreado de retoj, kiuj ebligas cirkuladon de sango en la embrio. La sangĉeloj jam estis kreitaj kaj ili fluas en tiuj ĉi kreiĝantaj retoj. Ĉirkaŭ la placento komencos evolui sekundaraj sangvaskuloj por plibonigi la provizadon de vivbezonaĵoj. La sangĉeloj komenciĝos formiĝi en la sako en la centro de la embrio, same kiel la ĉeloj, kiuj komenciĝos diferenciĝi en la sangvaskulojn. La endokardiaj (internaj koraj) ĉeloj komencos formigi muskolaron, kiu fariĝos la koro.

Dum eble post 24 tagoj post la fekundigo ekzistas simpla tuba koro en formo de litero S, kiu komencos pulsi. En tiu ĉi fazo komencos flui tra la embrio la sango.

1-a monato (4-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La kapo kaj la kruroj de la embrio kreskas, evoluas la okuloj kaj oreloj. En la estonta brusto batas la koro kaj kreiĝas la pulmo.

2-a monato (8-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La nenaskiĝinta infano ĉesas esti embrio kaj ĝi fariĝas feto. La feto havas jam ĉiujn organojn. Kreiĝas makzelo inkluzive de ĝermoj de dentoj en gingivoj. En la cerbo okazas elektra aktiveco. La feto mezuras proksimume 2 cm kaj ĝia koro batas proksimume 140 ĝis 150 fojojn dum minuto.

3-a monato (13-a semajno)[redakti | redakti fonton]

Batado de la koro estas aŭdebla per stetoskopo. Kreiĝis fingroj kun molaj ungoj. Sur la fingroj estas evidentaj fingrospuroj. La feto reagas al tuŝo. Evoluas seksorganoj, sed difini la sekson estas senĉese malfacile. La feto moviĝas, kuntiras la pugnon kaj movas la kapon. Fine de la tria monato (de la unua trimestro) la feto estas proksimume 10 cm longa kaj ĝi pezas proksimume 150 gramojn.

4-a monato (17-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La feto aŭdas voĉon de la patrino, la batadon de la koro kaj pluajn ĉirkaŭajn sonojn. Fetakvo estas dufoje ĝis trifoje ĉiutage ŝanĝita. La patrino aldoniĝas en la pezo proksimume kvaronon de kilogramo dum unu semajno. La feto mezuras proksimume 16 cm kaj pezas proksimume 250 g.

Kresko de infano dum la gravedeco
1-a monato
1-a monato
2-a monato
2-a monato
3-a monato
3-a monato
4-a monato
4-a monato
5-a monato
5-a monato
6-a monato
6-a monato
7-a monato
7-a monato
8-a monato
8-a monato
9-a monato
9-a monato

5-a monato (21-a semajno)[redakti | redakti fonton]

Al la patrino pligrandiĝas la mamoj, kutime ŝi eksentas la unuajn movojn de la infano. La feto estas proksimume 19 cm longa kaj ĝi pezas 350 g. Komencas kreski al ĝi haroj kaj brovoj. En ultrasona esplorado estas videblaj la movoj kaj ebladas distingi la sekson.

Virino en la 26-a semajno de la gravedeco

6-a monato (25-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La feto estas aktiva kaj ĝi turniĝas. Ĝi suĉas sian dikfingron (sed fakte ĝi nun ne havas evoluitan suĉreflekson). Ĝi havas realan ŝancon (proksimume 70 %) por supervivi okaze de antaŭfrua nasko. Ĝi mezuras pli ol 30 cm kaj ĝi pezas proksimume 900 g.

7-a monato (29-a semajno)[redakti | redakti fonton]

La feto rapide kreskas kaj aldoniĝas en la pezo. Ĝi piedbatas, ĝi povas singulti kaj plori. Per gusto ĝi distingas inter dolĉa kaj acida. Laboras ĉiuj kvin sensoj. Ĝi mezuras preskaŭ 40 cm kaj ĝi pezas proksimume 1,8 kg.

8-a monato (34-a semajno)[redakti | redakti fonton]

Al la feto rapide alkreskis la cerbo. Okaze de la antaŭfrua nasko la infano havas bonan ŝancon por supervivi. Ĝi mezuras proksimume 42 cm kaj ĝi pezas 2,3 kg.

9-a monato (38-a semajno)[redakti | redakti fonton]

Estas mallongtempe antaŭ nasko. La infano mezuras de 48 ĝis 54 cm pezante de 2,8 ĝis 4 kilogramoj. Diametro de ĝia kapo estas 9,5 ĝis 10,5 cm.

Patrina mortindico[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Patrina mortindico.

Patrina mortopatrina mortindico estas difinita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kiel "la morto de virino ĉu graveda ĉu ĝis 42 tagoj de la gravedfino, senrilate al la daŭro kaj loko de la gravedo, pro ajna kaŭzo rilata al aŭ komplikita pro la gravedo aŭ ties administrado sed ne pro akcidentaj aŭ incidentaj okazigoj."[11][12]

Gravedeco en arto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gravedeco en arto.
Gustav Klimt, 1903, Hoffnung I (Espero 1).

Ajna artaĵo, kiu montras gravedecon, estas konsiderata interesa verko. En arto, kiel en la vivo, ne ĉiam estas klare, ĉu la intenco estis prezenti gravedulinon aŭ ĉar la virino estas montrita en pozicio, kie ŝi protektas sian ventron per la mano, oni komprenas kvazaŭ la virino estas graveda.

Historie, reprezentado de gravedaj virinoj estas sufiĉe malofta [13]. Okcidenta arto kutime inkluzivas du ĉefajn temojn en kiuj aperas gravedaj virinoj: historiaj pentraĵoj, en kiuj la gravedeco estas grava parto de la rakonto, kiel ekzemple la rakonto de Diana/Artemiso kaj Kalisto, en kiu Diana vidiĝas tuj kiam ŝi malkovras sian malpermesitan gravedecon. Alia temo en kiu aperas gravedulino estas en la rakonto de la Nova Testamento [14]. Ĝenerale dirite, pentraĵoj de gravedulinoj komencis esti pli modaj ĉirkaŭ la jaro 1600.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La proporcio de ĝemelaj gravedecoj en la ĝenerala populacio estas de 1,5 %. Per En teknikoj de helpita reproduktado oni povas atingi 20 %. Luis E. Tsng, Juan F. Mere. Ginecología y Obstetricia. Vol. 42, nº 3, decembro 1996.
  2. Menéndez, G. G. E., Navas, C. I., Hidalgo, R. Y., & Espert, C. J. El embarazo y sus complicaciones en la madre adolescente, Revista Cubana de Obstetricia.
  3. Atrash HK, Friede A, Hogue CJR, "Abdominal Pregnancy in the United States: Frequency and Mortality", en Obstet Gynecol (Marto 1987), volumo 63, numero 3, pp. 333-7. pmid=3822281
  4. Difino de "reprodukta sano" fare de la MOS en ICMER
  5. J. Joseph Speidel, Cynthia C. Harper, kaj Wayne C. Shields, "The Potential of Long-acting Reversible Contraception to Decrease Unintended Pregnancy", en Contraception, septembro 2008, alirita la 3an de januaro 2015, arkivita en [1] la 18an de julio 2012.
  6. Progesterona julio 2004, alirita la 25an de januaro 2008, en MedlinePlus Medicinas.
    Citaĵo
     Usted debe saber que este medicamento puede provocar somnolencia (darle sueño). Si la progesterona le provoca mareos o somnolencia tome su dosis diaria a la hora de acostarse. Usted debe saber que la progesterona puede causar mareos, vahídos, y desmayos cuando usted se levanta demasiado rápido al estar acostado. Esto es más común cuando usted recién comienza a tomar progesterona. Para evitar este problema, levántese de la cama lentamente, apoyando sus pies en el piso durante unos pocos minutos antes de ponerse de pie. 
  7. Patil, CL; Abrams, ET; Steinmetz, AR; Young, SL (2012). «Appetite sensations and nausea and vomiting in pregnancy: an overview of the explanations». Ecol Food Nutr 51 (5): 394-417. PMID 22881357. doi:10.1080/03670244.2012.696010.
  8. Molestias durante el embarazo junio 2004, alirita la 25an de januaro 2008 en CareFirst BlueChoice, Inc. Blue Cross and Blue Shield Association,
    Citaĵo
     En especial por la noche, muchas mujeres embarazadas sienten la necesidad de orinar con mayor frecuencia durante el primer trimestre del embarazo. Eso se debe a cambios hormonales y a la presión agregada que ejerce el útero en crecimiento sobre la vejiga urinaria. El resultado es que usted siente un fuerte deseo de orinar, pero sólo expulsa una pequeña cantidad de orina. 
    Arkivita en [2] la 20an de januaro 2008,
  9. 9,0 9,1 Víctor M. Espinosa de los Reyes Sánchez kaj Sergio Azcárate Sánchez Santos (1997-1998) Cambios fisiológicos durante el embarazo en revuo Programa de Actualización Continua para Ginecología y Obstetricia, libro 1, numero Vigilancia prenatal, p. 18. Alirita la 25an de januaro 2008, arkivita en [3] la 16an de marto 2008.
  10. Juan Aller kaj Gustavo Pagés Diagnóstico de Embarazo januaro 2007, alirita la 29an de januaro 2008, en Fundación Aller para Estudios de Fertilidad, arkivita en [4] la 23an de aprilo 2007.
  11. "Health statistics and information systems: Maternal mortality ratio (per 100 000 live births)". Monda Organizaĵo pri Sano. Alirita la 17an de Junio, 2016.
  12. Khan KS, Wojdyla D, Say L, Gülmezoglu AM, Van Look PF (Aprilo 2006). "WHO analysis of causes of maternal death: a systematic review" (PDF). Arkivigite je 2017-10-31 per la retarkivo Wayback Machine Lancet. 367 (9516): 1066–1074. doi:10.1016/S0140-6736(06)68397-9. PMID 16581405. S2CID 2190885.
  13. La Esperanza II” 1907: Gustav Klimt (1862–1918), Revista Médica Clínica Las Condes
  14. James Hall, Kenneth Clark, Dictionary of Subjects and Symbols in Art, 2018-05-04 doi: 10.4324/9780429493959

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

William Hunter, Anatomia uteri humani gravidi tabulis illustrata, 1774.
  • ARANDA, X. 1985 «La mujer joven en Chile: datos y estudios en mujeres jóvenes» en América Latina, Aportes para una discusión. CEPAL, Ed. Ara/foro juvenil, Montevideo.
  • Bothwell TH (Julio 2000). "Iron requirements in pregnancy and strategies to meet them". The American Journal of Clinical Nutrition. 72 (1 Supl): 257S–264S. doi:10.1093/ajcn/72.1.257S. PMID 10871591.
  • DESCHAMPS, Y. P., 1979 Embarazo Maternidad en Adolescentes, Eld. Herder, Barcelona.
  • Molina, S. Marta kaj aliaj (2004) «Embarazo en la adolescencia y su relación con la deserción escolar.» Revista Médica de Chile. 132: 65-70
  • Stevens J (Junio 2005). "Pregnancy envy and the politics of compensatory masculinities". Politics & Gender. 1 (2): 265–296. CiteSeerX 10.1.1.485.5791. doi:10.1017/S1743923X05050087. S2CID 39231847.
  • Unuiĝintaj Nacioj (1995), Plataforma de acción mundial de la IV conferencia de la mujer. Pekino, Ĉinio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Embarazo humano en la hispana Vikipedio.