Hasina Oaĝed
Etoso
Ŝejĥino Hasina Oaĝed (bengale শেখ হাসিনা ওয়াজেদ, laŭ sistemo IAST Hāsinā Oẏājed, latinliterigita ankaŭ Wazed respektive Wajed, naskiĝis la 28-an de septembro 1947 (do nun 76-jara) estas bangladeŝa politikistino. Ekde la 9-a de januaro 2009 ŝi estas la ĉefministrino de Bangladeŝo, kaj antaŭe jam havis tiun oficon de la 23-a de junio 1996 kaj la 15-a de julio 2001. Ŝi reprezentas kaj prezidas la politikan partion Bangladeŝa Popola Ligo (বাংলাদেশ আওয়ামী লীগ, ankaŭ nomata Ligo Awami).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Sheikh_Hasina.jpg/300px-Sheikh_Hasina.jpg)