Saltu al enhavo

Hildegart Rodríguez Carballeira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hildegart Rodríguez Carballeira
Persona informo
Naskonomo Hildegart Rodríguez Carballeira
Naskiĝo 9-an de decembro 1914 (1914-12-09)
en Madrido
Morto 9-an de junio 1933 (1933-06-09) (18-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo kaj infanmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Aurora Rodríguez Carballeira vd
Lingvoj hispanaanglagermanaitalaportugalaantikva grekalatina vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido
Instituto Cardenal Cisneros (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio
Federacia Respublika Demokratia Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hildegart Rodríguez Carballeira
Familio
Patrino Aurora Rodríguez Carballeira Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Pepito Arriola (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo seksa edukisto
advokato
tradukisto
politikisto
seksologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hildegart Rodríguez Carballeira, konata ofte simple kiel Hildegart, (Madrido, la 9-an de decembro, 1914 - Madrido, la 9-an de junio, 1933) estis hispana mirinfano, koncipita de sia patrino kiel modelo de la estonta virino. Jam tri-jara ŝi eksciis skribi, kaj okjara parolis ses lingvojn. Ŝi finis la studojn de juro 17-jara kaj estis tre aktiva membro unue de PSOE kaj poste de Partido Federal (Federa Partio). Kiam Hildegart komencis iĝi internacie konata, kaj ĉe ŝia provo distanciĝi de la vivprojekto rezervita al ŝi de la patrino, tiu ĉi pafis ŝin kvarfoje dum ŝi dormis kaj mortigis ŝin.

La jura procezo estis tre fama kaj populara en la jaroj de la Dua Hispana Respubliko kaj motivigis kaj librojn kaj filmon.

La tuta kazo kuntekstis en la fono de la popolareco de la eŭgeniko dum la tri unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, per kio gepatroj (ĉi-kaze patrino) aranĝas plej akuratan grundon por la kresko de la ido.