Saltu al enhavo

Izabela Jaruga-Nowacka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izabela Jaruga-Nowacka
Persona informo
Naskiĝo Gdansko
en Gdańsk
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10)
en Smolensk
Mortokialo Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Izabela Jaruga-Nowacka
Familio
Edz(in)o Jerzy‏ Nowacki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Barbara Nowacka (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
aktivisto pri virinaj rajtoj
socia aktivisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://jaruga-nowacka.pl/
vdr

Izabela Walentyna JARUGA-NOWACKA (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1950 en Gdansko, mortis la 10-an de aprilo 2010 apud Smolensk) estis pola politikisto kaj feministo. Ŝi estis vicministro kaj Rajtigito de Registaro pri Egala Statuso de Virinoj kaj Viroj en la registaro de Leszek Miller (2001-2004), kaj vicĉefministro kaj ministro pri sociaj aferoj en la registaro de Marek Belka (2004-2005). Dum la jaroj 1993-1997 kaj 2001-2010 ŝi estis deputito de la pola parlamento.

De aprilo 2004 ĝis aprilo 2005 ŝi estis estro de la maldekstra partio Unia Pracy (Unio de Laboro). De majo ĝis decembro 2005 ŝi estis estro de la partio Unia Lewicy (Unio de Maldekstruloj). Poste ŝi estis eksterpartia.

En sia socia laboro Jaruga-Nowacka okupiĝis ĉefe pri la egalrajteco de virinoj kaj viroj.

Ŝi mortis en la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]