El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izmajil (ukraine Ізмаїл; ruse Измаил, Izmail, rumane Ismail, turke İşmasıl aŭ Hacidar) estas ukrainia urbo ĉe Danubo.
Izmajil situas en la sudoriento de la oblasto Odeso. Sude de la urbo situas brako de Kilija, la norda enmara fluo de Danubo, kiu formas la landlimon al Rumanio. Oriente situas la lagoj Jalpuh kaj Kuhurluj kaj okcidente la ukrainia parto de la biosfera rezervejo "Danuba Delto".
Izmajil estas la naskiĝurbo de Petro Stojan.