Saltu al enhavo

János Sárközi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SÁRKÖZI János (2-a de februaro 193214-a de aŭgusto 2007) estis fizikisto, tradukisto, grava hungara esperantisto, agadinte en Vác.

Surrete legeblaj verkoj de János Sárközi[redakti | redakti fonton]

  • Adamo kaj Eva [1]
  • Paĝoj por komencantoj [2]
  • La botelo kaj aliaj noveloj [3]
  • Filmo por pli ol 16 jaruloj [4][rompita ligilo]
  • OPTIKO: Univ.lernolibro [5]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Adamo kaj Eva[1]

Citaĵo
 
LEGOLIBRO POR "SEKSERCADO" EN ESPERANTO

En 1983 aperis en MONATO (n-ro 11, pg. 10-11) mia artikolo titolita "Lingvolernado laŭ la horizontala metodo". Mi klarigis, ke tiu metodo estas ne nur la plej malnova metodo lerni fremdan lingvon sed, krome, gi estas tre simpla, malmultekosta kaj ege agrabla por lernanto kaj instruanto. Mi priskribis gin jene: "Kontraste kun la aŭtodidaktaj metodoj por unuopuloj, izoluloj kaj mizantropoj, kaj la diversspecaj grupaj metodoj (kursoj, stagoj, seminarioj), la horizontala metodo estas ideala por duopo, do ĝi povas esti nomata ankaŭ la para aŭ, pli precize, gepara metodo. Kompreneble, por ne diskriminacii, oni povas arangi horizontalan lingvolernadon eventuale por virparoj aŭ inparoj laŭ la gusto de la partoprenantoj. Bedaŭrinde, dum tuta jardeko post publikigo de mia artikolo, ne alvenis reagoj, ĉu favoraj, ĉu kritikaj, de esperant-lingvaj metodikistoj. Mi havis la impreson, ke ili intence ignoris aŭ tabuis mian kontribuajon al la Esperanta didaktiko. Unu leginto de la artikolo esprimis gokon, sed ĉar ĝi okupiĝas pri la Ĉe-metodo de instruado de Esperanto, mi suspektas, ke gi timis, ke popularigo kaj disvastigo de la horizontala metodo konkurencos je la malprofito de la Ĉe-metodo. Lastatempe mi ricevis Esperantan legolibron por komencantoj, kiu igis min pensi, ke esperantistoj-pedagogoj finfine rekonas la valoron de la horizontala metodo aŭ almenaŭ konfesas, ke gi havas utilon. La recenzata libro havas la formon de romaneto, verkita per limigita vort-trezoro ĉerpita el la Baza Radikaro Oficiala ellaborita de Akademio de Esperanto. Ĉi-speca lernilo konvenas por rekt-metoda instruado, ĉar nur Esperanto estas uzata; malestas etnolingvaj klarigoj kaj difinoj de vortoj. Mi komencis mian recenzon per kelkaj vortoj pri la horizontala metodo, ĉar en la intrigo de la romaneto trovigas ilustraĵo de la uzo de tiu metodo, kvankam ne estas aludo pri gia specifa nomo. Okazas renkontigo inter du malsamnaciaj gejunuloj, Eva kaj Adamo. La 17-jara lernantino, kiu scias Esperanton, komencas instrui la lingvon al Adamo, 19-jara laboristo. La afero dekomence ne iras tro glate, ĉar Adamo nur celas gliti en la liton de Eva. Estante ankoraŭ virgo kaj ne povante superi la reziston de Eva, Adamo la unuan fojon renkontas fiaskon. La duan fojon, Eva montras sin malpli pudora, kaj Adamo trovas, kiel facile li povas fariĝi flua "seksperantisto", dank' al la horizontala metodo.

La publikigaĵo ne estas lingve sendifekta. Estas rekomendinde, ke antaŭ ol estos planita dua eldono, la teksto estu atente reviziita de kompetenta esperantisto, kiu ne estas hungarlingvulo, por elsarki ĉiujn hungarismojn kaj gustigi gramatikajn erarojn.Bernard Golden. Boletín n312 (sep 1993) 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eld.: Debrecena Bulteno, Debrecen, Hungario, 1993.