El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Japana Ruĝa Kruco - japane 日本赤十字社, laŭ sistemo Hepburn Nippon Sekijūjisha, prononco [nipon SekiĵuĴIŝa] - estas societo de humanitara helpo en Japanio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Shibadaimon, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Atsushi Seike.