Saltu al enhavo

Jenő Szervátiusz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Szervátiusz
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1903 (1903-07-04)
en Kluĵo
Morto 15-an de septembro 1983 (1983-09-15) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 24/3-1-8 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Tibor Szervátiusz Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

SZERVÁTIUSZ Jenő (servatius) estis rumana-hungara skulptisto naskiĝinta en Koloĵvaro la 4-an de julio 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de septembro 1983. Li estis la patro de skulptisto Tibor Szervátiusz.

Statuo pri Mór Jókai fare de Szervátiusz

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1925 Jenő Szervátiusz laboris en skulptlaborejo de Gábor Vágó en sia naskiĝurbo. Inter 1925-1927 frekventis la vesperajn kursojn industriartajn de École Libre; inter 1927-1930 la lokan belartan lernejon. En 1933-1934 kun Sándor Szolnay gvidis liberlernejon. Ekde 1934 longtempe laboris en Baia Mare. Post angla militkapteco (1944-1946) hejmenveninte inter 1949-1965 instruis en la loka artaltlernejo. Li laboris el ŝtono, marmoro, sed precipe el ligno.

Fonto[redakti | redakti fonton]