José Luis Montes de Oca Cárdenaz
José Luis Montes de Oca Cárdenaz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-a de novembro 1947 en Villa Clara, Kubo |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
José Luis MONTES DE OCA CÁRDENAZ (naskiĝis la 26-an de novembro 1947 en Villa Clara) estas kuba esperantisto ekde 1987, li tuj komencis instrui Esperanton dum multaj jaroj en Santa Clara kaj en aliaj municipoj ankaŭ en aliaj provincoj kiel Cienfuegos, Ciego de Ávila kaj ankaŭ en Santo Domingo kie li instruis al infanoj. Li estis prezidanto de la municipa grupo kaj la provinca filio.
Li partoprenis en la Iberoamerika Konferenco “Esperanto 88”, la 75-a Universala Kongreso 1990, la 78-a UK en Valencio, Hispanio 1993, la 47-a ILEI Konferenco ankaŭ en Hispanio, la 95-a UK 2010 en Kubo, li partoprenis en naciaj renkontiĝoj kiel KERo kaj en diversaj eventoj en Guantánamo, Cienfuegos, Santiago de Cuba, Granma kaj Camagüey. Li estis membro de la komitatano de KEA ĝis 2021.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ “Santa Clara. Forumo “Ludoviko Zamenhof: lia heredaĵo en la E-movado en Kubo””, Esperanto.cu (eo) (PDF) (2017-2), p. 3.