Saltu al enhavo

Josef Skupa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Skupa
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1892 (1892-01-16)
en Strakonice
Morto 8-an de januaro 1957 (1957-01-08) (64-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Plzeň Central Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Vilma Skupová-Votlučková (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Jiřina Skupová (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pupteatristo
scenografo
puppet designer (en) Traduki
pentristo
vidartisto
instruisto
aktoro
teatra reĝisoro
reĝisoro
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Josef Skupa

Josef SKUPA (1892-1957) estis ĉeĥa pup-aktoro, fama precipe kiel patro de marionetoj Spejbl kaj Hurvínek.

Origine li estis profesoro de desegnado kaj de matematiko. En la jaroj 1917-1930 li reĝisoris pupteatron en Pilzeno, en 1930 li fondis propran pupteatron de Spejbl kaj Hurvínek, ekde 1945 en Prago.

La marionetoj Spejbl (patro) kaj Hurvínek (fileto) distingiĝas per grandaj oreloj, karakterizaj voĉoj kaj bonkora mallerteco (ili ĉion klopodas fari bone, sed ĉiam ĉion fuŝas, precipe la patro).

Josef Skupa donis al ili tiom originalajn voĉojn (kiujn li sciis majstre ŝanĝi kaj transiri de la patro al la filo kaj inverse), ke ankaŭ liaj daŭrigantoj (Miloš Kirschner) devis imiti la samajn voĉojn, alie la publiko ne akceptus ilin. Skupa eldonis ankaŭ plurajn sondiskojn pri Spejbl kaj Hurvínek, kiam la aŭskultantoj kompreneble ne vidas la pupojn, sed la voĉo kapablas karakterizi ambaŭ heroojn tute nekonfuzeble. Ili estas la plej popularaj pupoj en Ĉeĥio.