Kalvinana preĝejo (Mezőberény)
Kalvinana preĝejo de Mezőberény | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mezőberény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Békés |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Antal Czigler |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Mezőberény (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La loĝantoj konvertiĝis al la kalvinana kredo en la fruaj 1550-aj jaroj. Baldaŭ la loĝantoj forfuĝis pro la konstantaj militoj kontraŭ la turkoj, sed ili forportis ankaŭ la sonorilon. La nova aŭstra bienulo invitis slovakojn, iomete hungarojn, ekde 1723 germanojn por kulturi la areon. Ili estis preskaŭ senescepte luteranoj. Paŝo post paŝo ankaŭ la kalvinanoj pligrandiĝis. Ŝtona preĝejo estis konstruita inter 1801 kaj 1804. Fulmo trafis la turpinton en 1874, poste la pinto estis simpla piramido. Inter 2011-2014 la plena kirko estis renovigita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado komenciĝas meze kun la reliefanta kvadrata turo, kie malsupre la enirejo funkcias. 3 sonoriloj loĝas en la turo. Super la enirejo estas fenestro, ĉe la tegmento alia ronda fenestro. Post la turo navo situas, kies fino estas konveksa absido. La navo havas porĉon por la alia enirejo. Interne 2 galerioj estas videblaj. La muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.
La kalvinanoj funkciigas ankaŭ infanĝardenon kaj hejmon por maljunuloj.