Saltu al enhavo

Karin Boye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karin Boye
Karin Boye ĉirkaŭ 1940
Karin Boye ĉirkaŭ 1940
Persona informo
Naskiĝo 26-a oktobro 1900
en Göteborg, Svedio
Morto 24-a aprilo 1941
en loko ekster Alingsås, Svedio
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Trodozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Östra kyrkogården (en) Traduki, Kvarter: 00E Gravplats: 00289 (1941–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco svedo
Etno svedoj vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Upsalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Karin Boye
Familio
Patro Fritz Boye (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Leif Björk (en) Traduki (1929–1933) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Margot Hanel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto
sciencfikcia verkisto
verkisto
literaturkritikisto
poeto
romanisto
kritikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1915– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karin BOYE [boje] (naskiĝis la 26-a oktobro 1900, mortis la nokto antaŭ la 24-a aprilo 1941) estis sveda verkisto, poeto kaj tradukisto. Ŝi estas konata ĉefe por ŝia poezio, sed ŝi ankaŭ verkis romanojn, novelojn kaj artikolojn.

Unu el la plej konataj verkoj de Boye estas Kalokaino (Kallocain svede), eldonita en 1940. La libro estas malutopia scienc-fikcia romano, internacie rekonita verko. Ekzemple la brita aŭtoro George Orwell diris ke li inspiriĝis multe de la libro de Karin Boye verkonta sian faman libron "1984".

Kalokaino estas skribita kiel taglibro de la ĉefrolulo, la sciencisto Kall. Li produktis substancon kiu injektita en homo malebligas al la homo mensogi. La substanco estas nomita ”Kalokaino” pro sia inventinto, kaj Kall estas entuziasma pri uzi sian inventaĵon en la popolo de la totalisma ŝtato kie li vivas. Tamen, kiam li ricevas novan sciencan kolegaron Kall ekscias terure ke lia propra invento povas kaŭzi danĝeregon ankaŭ por li mem.