Saltu al enhavo

Kobajaŝi Takiĝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kobajaŝi Takiĝi
Persona informo
小林多喜二
Naskiĝo 13-an de oktobro 1903 (1903-10-13)
en Ōdate
Morto 20-an de februaro 1933 (1933-02-20) (29-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Otaru University of Commerce (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Japana Komunista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1920– vd
Verkado
Verkoj Kani Kōsen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KOBAJAŜI Takiĝi (angla transskribo: Kobayashi Takiji; n. la 1-an de decembro 1903, m. la 20-an de februaro 1933) estis japana laborista (Proleta Literaturo) verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kobajaŝi naskiĝis en Odate, gubernio Akita, plenkreskis en Otaru, Hokkaidō. Post studado en altlernejo de Otaru (nun Universitato de Komerco de Otaru, li laboris en la loka oficejo de la Banko Takuŝoku de Hokaido. Lia plej fama verko estas la Kanikosen (Krab-kaptista ŝipo) en 1929. Ĝi rakontas pri diversaj personoj, kiuj komencas organizi unuiĝon de fiŝkaptaj laboristoj. Li membriĝis en la Japana Komunista Partio en 1931 kaj estis turmentita kaj murdita fare de la polico de Tokkō. Sed sekco de morto ne faris pri politika persekuto.

Surprize, la manga-versio de Kanikosen estis la plej bone vendata libro en 2008, en Japanio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kanikosen ("Krabŝipo". En Esperanton Kurisu Kei tradukis la romanon. Ĝi ne estis eldonita, sed surbaze de tiu esperantigo en 1951 aperis slovaka traduko (de Imrich Zálupský).)[1]

Traduko farita de Ŝimazu Jasuko kaj Hori Jasuo aperis libroforme en 2019.

Artikoloj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Information por interlingvistoj #76 Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback Machine, Personoj kaj iliaj verkoj: KURISU Kei