Saltu al enhavo

La Fenomeno Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La fenomeno Esperanto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Fenomeno Esperanto
La Fenomeno Esperanto
La Fenomeno Esperanto
Aŭtoro William Auld
Eldonjaro 1988
Urbo Roterdamo
Eldoninto UEA
Paĝoj 120
vdr

La Fenomeno Esperanto [1] estas prezenta libro fare de William Auld verkita okaze de 100-jariĝo de Esperanto en la jaro 1987. Ĝin mendis kaj eldonis Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj 8 ĉapitroj sur ĉ. 100 paĝoj okupiĝas pri la lingvo-problemo en la mondo, provoj teoriaj kaj praktikaj por solvi ilin, Esperanto, kaj ties historio, gramatiko, literaturo kaj kulturo.

Estis planite ke oni traduku ĝin en naciajn lingvojn por plua prezentado de Esperanto al la ekstera mondo okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto. Ĝi jam aperis en kelkaj lingvoj, inter ili, en la persa fare de Ahmad Reza Mamduhi kune kun 14 aldonaĵoj pri la historio de Esperanto en Irano, eldiraĵoj de mondfamaj sciencistoj, politikistoj kaj verkistoj pri Esperanto, ...

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La Fenomeno Esperanto de William Auld aperas kiel nova Jubilea Eldonaĵo de UEA kaj kiel bazo por la informado pri Esperanto. La verko konsistas el Enkonduko de Humphrey Tonkin kaj la ĉapitroj: la, la problemo; 2a, la solvo: teorie; 3a, la solvo: praktike; 4a, la lingvo Esperanto; 5a, tre konciza historio de la Esperanto-Movado; 6a, "limigita kaj artefarita literaturo"; 7a, kiel utiligi ĝin? 8a, kultura demando; kaj inter la apendicoj, la parolado de Zamenhof ĉe la Unua Kongreso de Esperanto.

La verko estas pledo por Esperanto kun ekspliko de la lingva konstruo, konciza historio de la Esperanto-Movado, la okazaĵoj de Montivideo en 1954, en kiuj estis akceptita de UNESKO rezolucio favora al Esperanto, kaj la alia rezolucio de UNESKO en sia 23a sesio, la 8an novembro 1985, en Sofio en kiu ĝi gratulas la Esperanto-Movadon en okazo de ĝia datreveno. William Auld prezentas la strukturon de Esperanto kiel simplan kaj plendas pro la komplikaĵoj, kiujn aldonas iuj gramatikistoj, kio faras, ke la "facila" lingvo subite ekaperas "tro malfacila". La verbo — William Auld diras— estas mirinda, simpla. Tute mankas la malsimplaĵoj de la verboj hindoeŭropaj. "Kaj tamen la verkistoj de lernolibro, konforme al la nacilingvaj kutimoj, insistis pri la verbeco de la participoj kaj parolis pri "kunmetitaj verboformoj", dum evidente —kaj tion insistas Zamenhof— la participoj havas sencon "adjektivan aŭ adverban". "Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas la verbo est- kun adjektivo. Pri la fakto, ke de tempo al tempo tio plej oportune tradukiĝas en alian lingvon pere de komplikita verbo, ne kulpas Esperanto. Esperanto mem estas treege simpla". La verko de William Auld estas grava informilo pri Esperanto kaj la Esperanto-Movado. La esperantistoj multe povas lerni el ĝi, tamen konvenus traduki ĝin en multajn lingvojn por povi klare kaj koncize piedi por Esperanto al la ĝenerala publiko, ofte misinformata.

Esperanto kaj la Esperanto-Movado devas esti diskonigataj al ĉiuj kaj ĉien, ĉar kontraŭe ni riskas esti fermitaj en ni mem. "La Fenomeno Esperanto" estas taŭga verko por la disvastigado de Esperanto. 
— G.M.E. Boletín n289 (jan 1989)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 278, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]