Saltu al enhavo

Ladako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ladako
Blazono
unia teritorio de Barato, dividaĵo de Barato [+]

LandoBarato

ĈefurboLeh (urbo)
- koordinatoj34° N, 78° O (mapo)34.16666666666777.583333333333Koordinatoj: 34° N, 78° O (mapo) [+]
Akvokolektejo59 196 km² (5 919 600 ha) [+]
Areo59 196 km² (5 919 600 ha) [+]

Loĝantaro274 289 [+] (2011)
Denseco4,63 loĝ./km² [+] [+]

Guberniestro
(ekde )

HorzonoUTC+05:30 [+]
ISO 3166-2IN-LA

Ladako (Tero)
Ladako (Tero)

Ladako (Ladako)
Ladako (Ladako)
DEC

Map
Ladako

Vikimedia Komunejo:  Ladakh [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ladako (tibete ལ་དྭགས, hindie लद्दाख, [ladak], urdue لدّاخ, [ladaĥ]) estas unia teritorio de la Barato, situanta en la nordorienta parto de la lando.

Laŭ la stato de 2011 en la teritorio vivis 274 289 loĝantoj sur areo de 59 196 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Leh. Notindas ke ĝi estas la plej granda el la uniaj teritorioj kaj estas unu el la plej malmulte loĝataj distriktoj en Barato.

La kialo de tiu hommalmulteco estas la severeco de la medio, plejparte dezerta, kaj la ĝenerala alteco de la lando, tuj apud la himalaja montaro. Plejparto de la distrikto kuŝas sur altebenaĵo pli ol 3 000 metrojn alta. La plej alta pinto kulminas je 7.135 m (la ĝemelaj pintoj Nun-Kun).

Kelkfoje nomata La malgranda tibeto, ĝi estas fama pro siaj apartaj pejzaĝoj kaj gentoj, kies pluraj estas tre proksime al tibetanoj. La ĉefa religio estas tibeta budhismo.

Ladako estis establita kiel unia teritorio de Barato la 31an de oktobro 2019, post la paso de la Ĝamuo kaj Kaŝmira Reorganizado-Leĝo. Antaŭ tio, ĝi estis parto de la subŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]