Saltu al enhavo

Lajos Bolba

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Lajos Bolba
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1931 (1931-08-02)
en Kežmarok
Morto 29-an de januaro 2018 (2018-01-29) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Éva Póka (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Éva Bolba (en) Traduki, Tamás Bolba (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dirigento Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Bolba [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bolba Lajos estis hungara dirigento, redaktoro, gimnazia kaj altlerneja instruisto.

Lajos Bolba [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1931 en Kežmarok (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 29-an de januaro 2018.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Bolba apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis lernejojn precipe en Bratislavo. En 1945 li rifuĝis al Hungario pro molestadoj de la hungareco. Li daŭris la lernadon en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1951. Post siaj studoj li instruis en gimnazio, poste li estis kulturdomestro, en 1959 li ricevis postenon en la Hungara Radio, kie li longe redaktis muzikajn programojn. Li estis ankaŭ dirigento de Teatro József Attila dum 2 jardekoj, li faris similajn laborojn ekzemple en Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Madách, eĉ li instruis en Teatra kaj Filma Altlernejo. Li pensiuliĝis en 1991, tamen poste li estis lernejestro kaj li havis postenon en Hungara Televizio. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]