Saltu al enhavo

Lancelot Hogben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lancelot Hogben
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1895 (1895-12-09)
en Portsmouth
Morto 22-an de aŭgusto 1975 (1975-08-22) (79-jaraĝa)
en Wrexham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Trinity College
Woodside High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Enid Charles (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
zoologo
verkisto
statistikisto
genetikisto
lingvisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lancelot HOGBEN (naskita la 9-an de decembro 1895 en Southsea; mortinta la 22-an de aŭgusto 1975 en Wrexham) estis brita lingvokreinto.

Li ekstudis en Trinity College, Cambridge, en 1912. Li fariĝis biologo kaj estis profesoro en Sudafriko, Usono, Londono kaj Aberdeen. Li estis edzo de Enid Charles, konata statistikistino, kaj havis kvar gefilojn.

Li multe vojaĝis kaj vizitis eĉ Japanion. Li estis aŭtoro de grava verko de scienca disvastigado, Science for the Citizen (Scienco por la Civitano), kaj multaj eseoj pri edukado, nome "Dangerous Thoughts" (Danĝeraj pensoj). Pliaj gravaj kaj sufiĉe popularaj verkoj liaplumaj estis Mathematics for the Million (Matematiko por Milionoj) kaj, kunaŭtore, The Loom of Language (La Teksiĝo de Lingvo).

Li kreis la planlingvon Intergloso en 1943. Ĉar tiu ĉi lingvoprojekto de sukcesis, li lasis ĝin en 1963 kaj anstataŭe proponis alian projekton, Esenca Monda Angla, bazita sur Basic English.