Saltu al enhavo

Louis Leakey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Leakey
Persona informo
Naskonomo Louis Seymour Bazett Leakey
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1903 (1903-08-07)
en Najrobio
Morto 1-an de oktobro 1972 (1972-10-01) (69-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kenjo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater St John's College
Weymouth College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Harry Leakey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mary Bazett (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Mary Leakey (en) Traduki (1936–1972)
Henrietta Leakey (en) Traduki (1928–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Richard Leakey (en) Traduki
 ( Mary Leakey (en) Traduki)
Priscilla Muthoni Avern Leakey (en) Traduki
 ( Henrietta Leakey (en) Traduki)
Jonathan Leakey (en) Traduki
 ( Mary Leakey (en) Traduki)
Philip Leakey (en) Traduki
 ( Mary Leakey (en) Traduki)
Colin L. A. Leakey (en) Traduki
 ( Henrietta Leakey (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo antropologo
paleoantropologo
paleontologo
aŭtobiografo
arkeologo
prahistoriisto
kuratoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Louis Seymour Bazett Leakey (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1903, mortis la 1-an de oktobro 1972) estis kenja-brita paleoantropologisto kaj arkeologo kies laboro estis grava en la pruvado ke la homa specio evoluis en Afriko, precipe per la eltrovoj faritaj ĉe la Valo de Olduvai kun lia edzino, same paleoantropologisto Mary Leakey. Kun la establado de programo de esplorado en Orienta Afriko, li ankaŭ instigis multajn estontajn generaciojn daŭri ĉi tiun sciencan laboron.

Alia el la heredaĵoj de Leakey devenas de lia rolo en la subteno de kampesploroj de primatoj en iliaj naturaj vivejoj, kion li vidis kiel kernan punkton por kompreni homan evoluon. Li koncentris sian apogon sur tri virinaj esploristoj, Jane Goodall, Dian Fossey kaj Birutė Galdikas. Ĉiu el ili fine fariĝis grava scienculo en la kampo de primatologio. Leakey ankaŭ instigis kaj subtenis multajn aliajn doktoriĝantojn, precipe de la Universitato de Kembriĝo.

Leakey ankaŭ ludis rolon en la kreado de organizoj por estonta esploro en Afriko kaj por protektado de sovaĝa vivo tie.

Pluraj membroj de la familio Leakey fariĝis eminentaj scienculoj per si mem.[1] Li estas la patro de paleoantropologisto Richard Leakey kaj la botanikisto Colin Leakey.

Li estas aŭtoro de multnombraj verkoj pri liaj esploroj, kelkaj el ili tre sukcesaj siatempe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • LeakeyFoundation.Org – La Fondaĵo Leakey: ne-profita organizo dediĉita al kreskigo de scienca scio, edukado kaj publika kompreno de homaj devenoj, evoluo, konduto kaj supervivo.