Saltu al enhavo

Louise Bryant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louise Bryant
Louise Bryant en 1917
Louise Bryant en 1917
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1885 (1885-12-05)
en San-Francisko
Morto 6-an de januaro 1936 (1936-01-06) (50-jaraĝa)
en Sèvres
Mortokialo Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Cimetière des Gonards (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Oregono
Universitato de Nevado ĉe Reno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o William Bullitt
John Reed
Paul Trullinger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
verkisto
sufrageto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Louise BRYANT (naskiĝis la 5-an de decembro 1885 en San-Francisko, mortis la 6-an de januaro 1936 en Sèvres) estis usona marksisto, sufrageto kaj verkisto.

Kiam Bryant havis dudek jaroj ŝi translokiĝis al Portland por ĉeesti la Universitaton de Oregon. Tie ŝi fariĝis aktivulino en la movado por virina balotrajto kaj ankaŭ komencis karieron kiel verkisto.

Ŝi renkontis verkiston John Reed, kiu fariĝis ŝia kunulo kaj profesia kolego ĝis lia frua morto en 1920.

Ili translokiĝis al Novjorko, kie ili asociiĝis kun grupo de radikalaj ĵurnalistoj ĉirkaŭ la revuo The Masses (esperante: La Amasoj). Bryant verkis multe da politikaj artikoloj, poezio kaj estis milit-korespondanto dum la Unua mondmilito. Ŝi fariĝis aŭtoritato pri la Rusa registaro, ĝia eksterlanda politiko, kaj socialismo post la apero de ŝia libro Six Red Months in Russia (esperante: Ses ruĝaj monatoj en Rusio).

Bryant mortis pro hemoragio kaj estis sepultita en Des Gonards-tombejo en Versajlo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.