Saltu al enhavo

Lubomír Beneš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lubomír Beneš
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1935 (1935-11-07)
en Prago
Morto 12-an de septembro 1995 (1995-09-12) (59-jaraĝa)
en Roztoky
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Marek Beneš (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
muzikisto
scenaristo
animaciisto
pupteatristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Pat kaj Mat
vdr

Lubomír Beneš (naskiĝis la 7-a de novembro 1935 – mortis la 12-a de septembro 1995) estis ĉeĥa reĝisoro, kiu kreis animean serion Paton kaj Maton. Ofte li kunlaboris kun desegnisto Vladimír Jiránek.

Li kreskis en periferio de Prago. Kiam liaj gepatroj rimarkis lian talenton por desegnado, ili pagis por li privatan instruiston pri desegnado, pentrado kaj arta skribo.

Post soldatservo li partoprenis konkurson de studio por desegnita filmo Bratři v triku (Fratoj en trikotaĵo - grava ĉeĥa filmstudio) kaj estis akceptita kiel dungito. Ĉi tie li konatiĝis kun ĉiuj teknikaĵoj de animea filmo.

En 1967 li transiris al Jiří Trnka kaj post unu jaro kreis sian unuan animean fimon „Homo“. Lia unua pupa filmo „Bonvolu pardoni“ estis filmita en 1974.

En studio Krátký film Praha li poste kreis dekojn da filmoj pupaj kaj desegnitaj.

En 1990 li kunfondis aŭtoran studion, kie li laboris ĝis la morto.

Filmoj de Lubomír Beneš[redakti | redakti fonton]

  • Homo (Homo, 1967)
  • Račte prominout (Bonvolu pardoni, 1974)
  • KuťáciPat a Mat (Memfarantoj aŭ Pat kaj Mat, 1976)
  • Král a skřítek (Reĝo kaj koboldo, 1981)
  • Muzikant a smrt (Muzikisto kaj morto, 1984)
  • Rohy (Kornoj, 1989)
  • Nábytek (Meblaro, 1989)
  • Klíč (Ŝlosilo, 1989)
  • Střecha (Tegmento, 1990)
  • Sekačka (Herbofalĉa maŝino, 1990)
  • Generální úklid (Granda ordigo, 1990)
  • Dveře (Pordo, 1990)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.