Maria Persson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Persson
Persona informo
Naskonomo Maria Ann-Christin Persson
Aliaj nomoj Bonnie Persson
Naskiĝo 9-an de junio 1959 (1959-06-09) (64-jaraĝa)
en paroĥo Maria Magdalena en Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo infana aktoro
vdr

Maria Ann-Christin Persson naskiĝis la 1959 en Stokholmo (Svedio), ŝi estas iama sveda infana aktorino. Ŝi ludis Anjon en la filmoj de Pipi Ŝtrumpolonga. Poste ŝi forlasis la aktoran profesion, ĉar oni ŝin asociis troe kun ŝia rolo de Anjo. Ŝi estiĝis flegisto, edziĝis kun hispano kaj transloĝis al Majorko.

Ŝi partoprenis en jenaj filmoj:

  • Pippi Långstrump, 1968-1970, serio en 13 partoj por televido (Pipi Ŝtrumpolonga).
  • Pippi Långstrump, 1969, kineja filmo (Pipi Ŝtrumpolonga).
  • Här kommer Pippi Långstrump, 1969 (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga).
  • Pippi Långstrump på de sju haven, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj).
  • På rymmen med Pippi Långstrump, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga forkuras).

En ĉiuj filmoj ŝi aktoris proksime kun Pär Sundberg, kiu ludis ŝian pli aĝan fraton Tomi, kaj kun Inger Nilsson, kiu ludis la fabele fortan kaj kuraĝan knabinon Pipi Ŝtrumpolonga. La du knabinaj aktoroj estis 20 monatojn pli junaj ol Per, kvankam la tre energioplena Inger Nilsson ŝajnis esti iom pli aĝa ol li. Do la du knabinoj en ĉiuj filmoj (faritaj en la someraj monatoj) estas 9- ĝis 11-jaraj kaj Per estis 10- ĝis 12-jara. En 1970 ŝi kaj Per por ĉiam ĉesis aktori, nur ĝis almenaŭ 1973 gaste partoprenis en publikaj prezentoj de la filmoj. Ankaŭ Inger nur reaktoris en aĝo de 30 jaroj, en 1989.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]