Masrlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masrlingva Vikipedio
Retadreso arz.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo masra
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 21-a de majo 2024
Artikolnombro 1 623 485
Profundeco 0.5
Paĝoj 2 122 826
Redaktoj 10 153 395
Uzantoj 238 448
Aktivaj uzantoj 193
Administrantoj 7
Dosieroj 1 483
vdr

La masrlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ويكيبيديا مصرى‎ [wikiˈbedjæ ˈmɑsˤɾi]. La projekto fondiĝis en novembro 2008. La 21-an de majo 2024 ĝi enhavas 1 623 485 artikolojn.

Ĉi tiu Vikipedio ĉefe funkcias kiel alternativo al la araba Vikipedio favore al parolantoj de la egipta dialekto. Ĝis 2020, ĝi estis la sola Vikipedio verkita en loka dialekto de la araba. La dua estas maroka Vikipedio, kiu estis aprobita kaj kreita en julio 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]