Mayra Núñez Hernández
Mayra Núñez Hernández | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1959 (65-jaraĝa) |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | agronomo esperantisto |
Mayra NUÑEZ HERNÁNDEZ (naskiĝis la 1-an de marto 1959 en Havano) estas kuba esperantisto, diplomita Inĝeniero pri Agronomio kaj Licenciulo pri Arta Edukado. Esperantistiĝis en 1988, kaj nuntempe loĝas en Hispanio. Mayra gvidis E-kursojn en Quivicán kaj Havano, prezentis siajn spertojn dum la internacia evento Pedagogio 95 nomata “Vartado de bazlernejanoj pere de Esperanto kiel peranto de lingvoinstrua orientigo”, ankaŭ publikigita dum SAEST 95. Ŝi instruis tajĝiĉuanon kaj ĉigongon por la sano al personoj diversaĝaj kaj samtempe Esperanton, en 2017 ŝi fondis en Havano kaj prezidis la fakgrupon KoToĈo-GE.[1] Mayra estis la ĉeftradukanto de la kolekto de ĉinaj rakontoj “Tao de la vojaĝanto. Dekses ĉinaj legendoj kaj infanrakontoj” de la eldonejo Monda Asembleo Socia (MAS) 2018.[2]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (2018-01) Kongresa libro_9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (PDF) (esperante), Havano, Kubo: Kuba Esperanto-Asocio.
- ↑ (2018) Tao de la vojaĝanto. Dekses ĉinaj legendoj kaj infanrakontoj (PDF) (esperante), Monda Asembleo Socia. ISBN 978-2-36960-118-0.