Miklós Büttner
Miklós Büttner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de septembro 1874 en Liptószentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 4-an de septembro 1938 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | oficisto |
Miklós Büttner [miklOŝ butner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Büttner Miklós estis hungara ministeria oficisto.
Miklós Büttner[1] naskiĝis la 22-an de septembro 1874 en Liptószentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Liptovský Mikuláš en Slovakio), li mortis la 4-an de septembro 1938 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miklós Büttner maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1897. Post la diplomo li estis oficisto jaron en sia naskiĝurbo, poste li havis plurajn postenojn en ministerioj en Budapeŝto. Dum la Hungara Sovetrespubliko li ne laboris, sed poste li jam estis ministeria konsilisto. Li estis vicsubministro inter 1923–1926, poste li emeritiĝis. Li ricevis ŝtatan premion en 1926.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla en la 68-a paĝo)
- hungarlingva biografio