Saltu al enhavo

Miklós Mészöly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Mészöly
Persona informo
Mészöly Miklós
Naskiĝo 19-an de januaro 1921 (1921-01-19)
en Szekszárd
Morto 22-an de julio 2001 (2001-07-22) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 9/3(9/B)-1-1/2 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1942) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Alaine Polcz Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós MÉSZÖLY [miklOŝ mEsoj], hungare Mészöly Miklós, Esperante Mikaelo Mészöly estis hungara verkisto kaj poeto.

Miklós Mészöly naskiĝis, kiel Molnár Miklós la 19-an de januaro 1919 en Szekszárd. Li mortis la 22-an de julio 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Mészöly frekventis universitaton en Budapeŝto, poste dum la 2-a mondmilito li estis militkaptisto en Serbio. Li komencis sian karieron en la 1940-aj jaroj. Baldaŭe li havis postenon en pupteatro. En la 1990-aj jaroj li iomete politikadis. Lia edzino estis Alaine Polcz. Li ricevis premion Kossuth en 1990 kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vadvizek (Neregulitaj riveretoj), noveloj, 1948
  • A bánatos medve (La malĝoja urso), fabelo, 1954
  • Fekete gólya (Nigra cikonio), porjunulara romano, 1960
  • Az atléta halála (Morto de la atleto), romano, 1966
  • Alakulások (Transformiĝoj), noveloj, 1975
  • Film (Filmo), romano, 1976
  • Kerti hangverseny (Ĝardena koncerto), fabeloj, 1977
  • Érintések (Ektuŝoj), eseoj, 1980
  • Esti térkép (Vespera mapo), poemoj, 1981
  • A negyedik út (La kvara vojo), eseoj, 1990
  • Az én Pannóniám (Mia Panonio), elektitaj verkoj, 1991
  • Lassan minden (Malrapide ĉio), teatraĵoj, 1994
  • Elégia (Elegioj), poemoj, 1997
  • Mesék (Fabeloj), fabelaro, 1998

Memorigilo[redakti | redakti fonton]

En 2012 oni metis memortabulon en Budapeŝto pri Miklós Mészöly.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio