Kadre de internacia ĵurnalisma enketo, 12 milionoj da dosieroj nomitaj dokumentoj de Pandora estis likitaj, malkaŝante multajn financajn skandalojn tra la mondo, kiuj implikis ŝtatestrojn kaj registarojn, elektitajn oficialulojn, miliardulojn kaj famulojn. La esplorado estis farita kaj publikigita kunlabore kun amaskomunikiloj de 117 malsamaj landoj.
Raporto de enketa komisiono mendita de franca episkopa organizaĵo malkaŝas faktojn pri pedofiliaj agoj ene de la franca katolika eklezio, kaj priskribas "amasan" kaj "sisteman" fenomenon, kun pli ol 330 000 viktimoj ekde la 1950-aj jaroj.
La kanceliero Sebastian Kurz de Aŭstrio demisias post malkaŝo de sekretaj aktoj kaj akuzoj pri korupteco.
Guberniestro de Kalifornio Gavin Newsom subskribis leĝon laŭ kiu grandaj podetalaj vendistoj kun 500 aŭ pli da dungitoj tra la ŝubstato havu seksneŭtralan areojn por infanprizorgaj produktoj kaj ludiloj. La leĝo ekvalidos en 2024. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La guberniestro de la Nord-Marianoj Ralph Torres ordonis la fermadon de ĉiuj lernejoj kaj altlernejoj por bremsi disvastiĝon de KOVIM-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.