Saltu al enhavo

Ottó Süpek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Süpek
Memortabulo pri Ottó Süpek
Memortabulo pri Ottó Süpek
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1928 (1928-02-14)
en Marcaltő
Morto 29-an de marto 1995 (1995-03-29) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1950)
Türr István Gimnázium és Kollégium (en) Traduki (–1948) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ottó Süpek [ŝupek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Süpek Ottó estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.

Ottó Süpek[1] naskiĝis la  14-an de februaro 1928(nun 1928-02-14) en Marcaltő, li mortis la 29-an de marto 1995 en Miskolc (laŭ alia informo en Budapeŝto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Süpek maturiĝis en benediktana gimnazio en Pápa en 1948, sed inter 1944-1946 li estis soldatkandidato, poste militkaptito reveninta el Francio. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952, poste li estis samloke asistanto (1959-1963). Li kandidatiĝis en 1962, li doktoriĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis katedrestro inter 1970-1990, sed li prelegis ankaŭ en privata pseŭdouniversitato hu:Miskolci Bölcsész Egyesület. Lia literatura esploro fokusiĝis al François Villon. Li edziĝis en 1953 kaj 2 filinoj naskiĝis, li ricevis francan premion en 1978, hungarajn en 1983 kaj 1993.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Esquisse d'une Historie des Français (1962)
  • Villon Kis Testamentumának keletkezése (1966)
  • Szolgálat és szeretet. A feudális személyiség alapvonásai (1980)
  • Eretnek hitvallók. Anonymus, Villon, Rabelais, József Attila (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]