Saltu al enhavo

Ovamboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ovamboj
etno
Bantuoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
mapo pri la etnoj de Angolo, la vivregiono de la ovamboj (laŭ stato de la jaro 1970) estas markita helbrune lime al Namibio (sude)

La bantua socio de la ovamboj, foje ankaŭ nomataj amboj, estas la plej multnombra grupo de loĝantoj en Namibio. Ili loĝas precipe en la namibia-angola limregiono, kiu dum la germana kolonia epoko ekde 1884 kaj sub la sudafrika okupado ĝis la jaro 1972 nomiĝis "Ovambolando'" aŭ "Ambolando'". Sekve ĝi inter 1973 kaj 1989 ankoraŭ estis bantustano de la apartisma regado. La areo situas inter suda Angolo kaj la nacia parko Etoŝa en Namibio.

La ovamboj dividiĝas je dek du grupoj. La ok grupoj loĝantaj en la namibia parto de ovambolando estas la kvanjamoj, ndongoj, kvamboj, nganĝeroj, mbalanhuoj, kvaludoj, eundoj kaj kolonkdoj, kiuj en 1994 kune nombris proksimume 670.000 anojn. La ovamba lingvo nomiĝas oŝivambo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]