1193 - 1197 regis praga episkopo Břetislav Jindřich. Post lia morto ekregis malpli aĝa frato de Přemysl Otakar la 1-a Vladislav Jindřich, tamen post interkonsento Přemysl Otakar la 1-a denove surtroniĝis. (Vladislav Jindřich abdikis kaj li estis kontenta kun titolo de moravia margrafo).
1198 eksedziĝo kun Adleto kaj nova geedziĝo al Konstancino Hungara. Adleto foriris reen ĝis Meißen eĉ kun la infanoj. Ŝi havis kun Přemysl ankoraŭ filinon Boĵislavinon (edziniĝinta al Oldřiĥo el Ortenburk kaj filinojn Hedvikon (monaĥino), Juditon (Bernardo Korutana), Annon (Henriko Pia) kaj Anneton (ŝi mortis junaĝa).
ĉirkaŭ 1210 stampitaj brakteatoj, kiuj anstataŭigis ĝisnunajn denarojn.
1211 naskiĝo de filino Anneto (abatino ĉe sankta Francisko – ŝi mortis la 6-an de marto de 1282).
la 26-an de septembro de 1212 post ŝanĝo de politika situacio en Sankta Romia Imperio, dum kiu Přemysl aliĝis al la flanko de nove elektita reĝo Frederiko la 2-a Sicilia kaj helpante lin akiri potencon, Frederiko la 2-a eldonis la t.n. Oran buleon sicilian. Per tiu ĉi dokumento li alverdiktis al sekvontoj de Přemysl Otakar la 1-a herede reĝan titolon kaj li nomis la ĉeĥan reĝon unu el sep princoj-elektistoj elektontaj la romian reĝon. Krom alia estis limigita interrilato de reĝlando Bohemio al la Imperio tiel, ke Bohemio fariĝis suverena ŝtato formale apartenanta al la Romia imperio.
la 8-an de junio de 1216 li lasis per nobela koncilio elekti sian filon Venceslao la 1-a kiel sia sekvonto kaj li enkondukis principon de unuenaskiteco.
1219 gefianĉiĝo de Anneto Přemyslidino al Henriko, filo de imperiestro Frederiko la 2-a. (Anneto estis sendita al edukado Vienon, sed aŭstria duko Leopoldo Babenberka persvadis la imperiestron, por ke lia filo edziĝu al lia filino Marketo.) Anneto poste foriris el Vieno kaj en la jaroj 1233 – 1234 ŝi fondis monaĥinejon ĉe preĝejo de sankta Francisko en Prago kaj ŝi fariĝis ĉi tie abatino.
1225 la imperiestra filo Henriko edziĝis al Marketo Babenberka kaj Přemysl entreprenis en la jaro 1226 rabeman atakon ĝis Aŭstrio.
1228 en Bohemio fondita la unua minorita monaĥejo de sankta Jakobo en Prago.