Pearl Harbor
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c8/Aerial_view_of_Pearl_Harbor_on_1_June_1986_%286422248%29.jpg/220px-Aerial_view_of_Pearl_Harbor_on_1_June_1986_%286422248%29.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/PearlHarbor_Sm.jpg/220px-PearlHarbor_Sm.jpg)
Pearl Harbor (Esperantigite Perlo-haveno) estas haveno kaj bazejo de armea maristaro de Usono situanta proksime de urbo Honolulu sur insulo Oahu, kiu estas parto de Havajo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Pearl Harbor enpaŝis historion kiel loko de neatendita atako kontraŭ usona pacifika floto fare de japana eskadro la 7-a de decembro 1941. Tiu ĉi evento signifis komencon de milita stato inter Usono kaj Japanio kaj samtempe ĝi estis kaŭzo de la eniro de Usono en la Duan Mondmiliton.