Saltu al enhavo

Peter Artedi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Artedi
Persona informo
Peter Artedi
Naskiĝo 27-an de februaro 1705 (1705-02-27)
en Örnsköldsvik
Morto 27-an de septembro 1735 (1735-09-27) (30-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Drono Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Upsalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
natursciencisto
zoologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Iktiologio kaj plantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter ARTEDIPetrus ARCTAEDIUS (naskita la 22-an de februaro 1705 en Anundsjö, Ångermanland, Svedio; mortinta la 28-an de septembro 1735 en Amsterdamo, Nederlando) estis sveda naturalisto kaj estis konata kiel "patro de iĥtiologio".

Artedi intencis fariĝi pastro kaj en 1724 ekstudis teologion en la Upsala Universitato, sed li ŝanĝis atenton al medicino kaj natura historio, ĉefe fiŝoj. En 1728 lia samlandano Carolus Linnaeus alvenis en Upsalon, kaj formiĝis longdaŭra amikeco inter ambaŭ. En 1732 ambaŭ forlasis Upsalon: Artedi al Anglio, Lineo al Laponio. Antaŭe ili donis unu al la alia manuskriptojn kaj librojn por ke la survivinto finu la taskon de la alia kaze de morto de unu. Artedi dronis en unu el la Kanaloj de Amsterdamo, kaj lian nefinitan manuskripto pri la klasigo de fiŝoj kompletigis Lineo.[1][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anderson (1997), p. 66.
  2. Blunt (2004), pp. 98–100.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]