Saltu al enhavo

Pjotr Vrangel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjotr Vrangel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1878 (1878-08-15)
en Zarasai
Morto 25-an de aprilo 1928 (1928-04-25) (49-jaraĝa)
en Bruselo
Mortis per Venenado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nova tombejo en Beogrado
Church of the Holy Trinity, Belgrade (en) Traduki
Bruselo
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nikolaevskaya Cavalry school (en) Traduki
Mineja instituto en Sankt-Peterburgo (–1901)
Staba milita akademio Nikolao Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Blanka movado Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Pjotr Vrangel
Familio
Dinastio familio Vrangel vd
Patro Nikolay Wrangel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mariâ Dmitrievna Vrangelʹ (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Olga Wrangel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Baron Alexis Wrangel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Militestro kaj Blanka movado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1902– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pjotr Nikolajeviĉ VRANGEL, ruse Пётр Николаевич Врангель, (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1878, mortis la 25-an de aprilo 1928), barono, estis unu el la gvidantoj de la kontraŭrevolucio en suda Rusio, general-leŭtenanto (1917).

Akirinte diplomon de minada inĝeniero (1901), Vrangel volontulis ĉe kavaleria regimento kaj en 1902 estis promociita ĝis oficiro. Vrangel partoprenis en la Rusa-Japana milito. En 1906 li aliĝis al la puna ekspedicia taĉmento sub gvido de generalo A. N. Orlov en la Balta regiono.

En 1910 Vrangel diplomiĝis en la Akademio de la Ĝenerala Stabejo. Li estis komandanto de kavaleria unuo dum la Unua mondmilito. Post la Oktobra Revolucio, Vrangel iris al Krimeo kaj tie aliĝis aŭguste de 1918 al Blanka Voluntula Armeo. Unue li komandis la kavalerian divizion, poste printempe de 1919 – la Kaŭkazian armeon, poste en decembro de 1919 kaj en januaro de 1920 – la tutan blankulan Voluntulan Armeon.

Post la konflikto kun Anton Denikin Vrangel decidis iri eksterlanden. La 4-an de aprilo 1920 li elektiĝis ĉefkomandanto de la tiel nomata rusa armeo de Krimeo. Post malvenko en Norda Tavrio kaj Krimeo, Vrangel fuĝis kun plimulto de sia armeo el Rusio (14-a de novembro 1920). En 1924 li fondis la t. n. Rusan Tutmilitan Union (ruse Русский общевоинский союз).

Vrangel verkis rememorojn nomatajn "Notoj" (ruse Записки), kiuj estis publikigitaj en la magazino "Blanka Afero" (ruse Белое дело) de la Blanka movado en Berlino en 1928.