Pleistoceno
Etoso
(Alidirektita el Plejstoceno)
Pleistoceno[1] aŭ plejstoceno[2] estas la unua epoko de la kvaternara periodo, ĉefe ampleksanta la glacian aĝon. En tiu ĉi epoko formiĝis la nuna bildo de la Tera surfaco. La glacio kovris Nord-Eŭropon (de Londono al Kazanjo) kaj ankaŭ Nord-Amerikon ĝis la 42. latitudo. Ĝi daŭris de 2,588 milionoj ĝis 9 600 jaroj antaŭ Kristo. Dum la epoko aperis, pluevoluis la ronĝuloj, homsimilaj animaloj, Aŭstralopiteko, Homo erectus, giganta cervo, sabrodenta tigro, mamuto, kaverna leono, kaverna urso, Homo sapiens, Neandertala homo.
- karakterizaj bestoj: kaverna urso, lemingo, mamuto
- karakterizaj plantoj: lariko, cembro, pigma pino
La dua epoko de la kvaternara periodo estas holoceno
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/Ice_age_fauna_of_northern_Spain_-_Mauricio_Ant%C3%B3n.jpg/500px-Ice_age_fauna_of_northern_Spain_-_Mauricio_Ant%C3%B3n.jpg)
pejzaĝo de malfrua pleistoceno en norda Iberio