Portalo:Homoj provo
Biografia portaloBiografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
Hodiaŭ okazisred. La 1-an de junio Naskiĝis
Mortis
ArtikolojPersonoj laŭ profesio: Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj Personoj laŭ ŝtato: Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj InformojTiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Artikolo de la monatoAristotelo (-384 - -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre grava greka filozofo. Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII, Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo. EtnojLa mapuĉoj ( <mapudungun: mapu che [homoj de lando] )? estas indiĝena komunumo kiu origine loĝis je centr-suda Ĉilio kaj Argentino. Tiu gento ankaŭ plimalofte konatas per la nomo 'Araŭkanoj'. Tiun nomon la hispanaj konkerantoj prenis el la nomo Raŭko (la loko kie mapuĉoj loĝas). Tiu nomo (Raŭko), laŭ multaj fakuloj, devenas el la keĉua palqu (sovaĝa) aŭ awqa (ribelema). La mapuĉa gento estas argentindevena kaj pere de longa migrado prenis la landon trovitan inter la riveroj Biobio kaj Toltén. Listo de biografiojArtikoloj ŝanĝiĝantaj po minutojAfric Simone devenas el orienta marbordo de Afriko, el Mozambiko, li elkreskis en urbo Lourenço Marques; ĉi tie li ankaŭ unuafoje prezentis sin sur podio. Por sia estonta profesio li akiris gravajn spertojn en Londono, kie li agadis kiel kantisto kaj ĉefe artista klakdancisto (memkompreneble kun bezona bastoneto). Kiam li estis transloĝiĝinta en kontinentan Eŭropon, li surdiskigis sian unuan malgrandan gramofondiskon (Barracuda) kaj al sia surprizo li venis kun ĝi ĝis pinto de la plej ŝatataj gramofondiskoj en Venezuelo. Li karakterize realiĝis ankaŭ en Bolivio, Peruo, Kolombio kaj Brazilo - en Venezuelo kaj Kolombio li akiris Oran diskon.
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj po semajnojJaroslav HAŠEK (naskiĝis la 30-an de aprilo 1883 - mortis la 3-an de januaro 1923) estis ĉeĥa humuristo kaj satiristo, kiu famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, tradukita en sesdekon da lingvoj, sed li verkis ankaŭ mil kvincent rakontojn, li estis ĵurnalisto, poeto kaj mistifikanto. Li naskiĝis 30-an de aprilo 1883 en Prago kiel filo de mezlerneja instruisto de matematiko Josef Hašek kaj de lia edzino Katerina. La familio kun tri infanoj (Jaroslav havis ankoraŭ je tri jaroj pli junan fraton Bohuslav kaj orfan kuzinon Maria) pro malriĉeco ofte ŝanĝis loĝejon, pli ol dekfoje dum lia infanaĝo. Neniam li ekkonis, kio estas vera hejmo kaj la manko de ankreco verŝajne influis lian vageman vivon. Artikoloj ŝanĝiĝantaj po tagojPamela Denise ANDERSON, fakte Barbara Rose Kopetski (n. la 1-an de julio 1967 en Ladysmith, Brita Kolumbio, Kanado) estas kanada/usona aktorino kaj Pin-Up-ulino. Ŝi laboris komence por la reklama industrio en Vankuvero kaj estis 7-foje kovrilknabino de la virmagazino Playboy. Post kiam oni malkovris ŝin dum futbal-ludo, ŝi translokiĝis al Los Angeles. Tie ŝi surprenis multajn beligajn operaciojn kaj kun nova dizajno ekis kiel aktorino. Aliaj portaloj
|