Preĝejo de la Herrnhut-anoj (Neudietendorf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kirko de la Herrnhut-anoj en Neudietendorf
interno

Preĝejo de la Herrnhut-anoj je Neudietendorf (germane: Kirchensaal der Herrnhuter Brüdergemeine) troviĝas en Neudietendorf, Germanujo. Tuj apudkirke troviĝas de kelkaj jaroj granda kaj moderna eklezia centro (kun biblioteko, pluklerigejo, tranoktejoj; teologia instituto PTI ekde 2005) de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1743 estiĝis proksime de la kavalirbieno Alter Hof plua filio de la moraviaj fratoj. La kirka halo estis starigita en 1780 en unueco kun paroĥestrejo laŭ malfrubaroka stilo, kiel trabfakaĵo. Ĝi ne havas kelon, altecon de ĉ. 7,5 metroj kaj grundan etendiĝon de 26,5 x 15 metroj. Ĝi bonege konserviĝis sen ŝanĝoj ĝis hodiaŭ.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

La unua orgeno venis en 1781; ĝin anstataŭis en junio nova instrumento kreita de la firmao Walcker el Ludwigsburg. Restis tamen la malfrubaroka orgenfasado. Dum la Unua mondmilito, la fajfiloj stanaj estis forigitaj por armea materialkolekto. Ne antaŭ 1926 venis novaj; samjare estis enmetita motoro por anstataŭigi la manan balgon. Restaŭrado estis en 1973; ĝi havas tri klavarojn kaj pedalon, sume 28 registrojn.

De ĉ. 1950 datumas ses libere pendantaj latunaj lustroj; speciala mekanismo ebligas ilian malsuprentrenon dum la kandela eklumigo.

Arkitektura tuto[redakti | redakti fonton]

Bonege kongruas la ekstero kaj la interno kun la filozofio de la Herrnhut-anoj sakraligantaj la tutan vivon. Ĉar la preĝejo ne estas konsiderata aparte sankta loko (mankas predikejo, altaro, komuniejo, bildoj, apsido). El la vidpunkto de la diservfaranta pastoro la fidelulojn sidas en duonrondo: maldekstre la fratinoj, dekstre (ĉe la orgena flanko) la fratoj. Tria benkaro estas rezervita por la komunumanoj kun specialaj taskoj: ili troviĝas en sama vico kiel la predikisto. Pro akustikaj kialoj ties podio tamen estas iomete altenigita.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

tombejo ĉekirka

Post la preĝejo situas la tombejo (Gottesacker) kiun oni eniras tra gisfera portalo el la jaro 1766. Denove la samrangeco de la fideluloj estas substrekata: pro kio mankas familiaj tombojkutimlokoj ktp.. La tomboslaboj neniel inter si diferencas. Krom la nomo sur ili nur troviĝas la datoj de naskiĝo kaj malnaskiĝo, la naskiĝloko kaj biblia verso. La plej malnova ankoraŭ konserviĝanta tombo estas de 1743. Neniigo de tomboj ne estas kutimo, do necesis daŭre pligrandigi la areon (ekz. en 1765; en 1827 kun kreo de aleetoj). La tuta komplekso estas monumentprotektata, ankaŭ la historiisma te-dometo ĉe la angulo en la direkto la paroĥa ĝardeno.[2] Paŝado surtombeja invitas onin al meditado.

Kontraŭe al la enirejo de la kirkhalo troviĝas arkivo, kie estas registrataj etbiografioj de ĉiuj entombigitaj personoj (884 en la jaro 2007). Tion spegulas tradicion de la Herrnhut-anoj (ekde la 18-a jarcento) verkigi de ĉiu komunumano antaŭmorte propran biografion. Ĝi estos laŭtlegata okaze de la funebra ceremonio.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Theile: Faltblatt der evangelischen Brüdergemeine Neudietendorf (informbroŝuro)
  • Stephanie Böß: Gottesacker-Geschichten als Gedächtnis – Eine Ethnographie zur Herrenhuter Erinnerungskultur am Beispiel von Neudietendorfer Lebensläufen, Waxmann Verlag, Münster 2016, ISBN 978-3-8309-3357-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Evangelisches Zentrum"
  2. Horst Benneckenstein: Heimat Thüringen, 2/1996
  3. Böß (2016), p. 40 ss.
50.9124810.91163