Tiu stacio posedas ununuran alirejon situantan sur la meza inter-ŝoseo fronte al n-ro 1, Bulvardo Vincent-Auriol (antaŭe: Bulvardo de la Gare), kun ŝtuparoj, rulŝtuparoj kaj liftoj.
Mortis homo dum la nokto inter vendredo kaj sabato en la 13-a arondismento de Parizo. La incidento okazis en metrostacio Quai de la Gare, sur linio 6 de la Metroo de Parizo. Trafiko estis interrompita plurajn horojn vendredon vespere, la 16-an de februaro2018. Vojaĝanto akcidente falis, iom antaŭ la 19-a horo, inter la vagonaro kaj la rando de la kajo. La incidento okazis kiam la vagonaro eniris la stacion. Li mortis pro siaj vundoj frue en la nokto[1].