Saltu al enhavo

Richard Mead

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Mead
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1673 (1673-08-11)
en Stepney
Morto 16-an de februaro 1754 (1754-02-16) (80-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Utrecht
Universitato de Padovo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Matthew Mead (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Elizabeth Walton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Robert Mead (en) Traduki kaj Samuel Mead (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Anne Alston (en) Traduki
Ruth Marsh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Bathsheba Mead (en) Traduki
 ( Ruth Marsh (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
astrologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Richard MEAD (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1673, mortis la 16-an de februaro 1754) estis angla kuracisto.

Mead naskiĝis en Stepney en Londono kiel la dek-dua filo de Matthew Mead (1630-1699). Li studis en Utrecht kun J.G. Graevius dum 3 jaroj, sekve li decidis eniri la medicinan profesion. Poste, li enskribiĝis en Leiden por aŭskulti la lekciojn de Paul Hermann kaj Archibald Pitcairn. En 1695 li diplomitiĝis pri filozofio kaj fiziko, kaj en 1696 li revenis al Londono, kie li senprokraste komencis praktiki kuracadon.

Lia Mechanical Account of Poisons ("Raporto Mekanika de la Venenoj") aperis en 1702, kaj en la jaro 1703 la Reĝa Societo de Londono elektis lin societano. En la sama jaro li kontribuis paperon pri skabio por la ĵurnalo de la Reĝa Societo, "Transactions". En la sama jaro li elektiĝis kuracisto ĉe la Malsanulejo de Sankta Tomaso, kaj li donis lekciojn de anatomio en la Aŭlo de Kirurgoj. Kiam John Radcliffe mortis en 1714, Mead iĝis la agnoskita estro de sia profesio; li kuracis la reĝinon Anne je la fino de ŝia vivo, kaj en 1727 enoficiĝis kiel kuracisto de Reĝo George la 2-a. Mead mortis en Londono en 1754.

"Vivo de Mead" (A Life of Mead), verkita de D-ro Matthew Maty, aperis en 1755.