Saltu al enhavo

River Phoenix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
River Phoenix
Persona informo
River Phoenix
Naskonomo River Jude Bottom
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1970 (1970-08-23)
en Madras
Morto 31-an de oktobro 1993 (1993-10-31) (23-jaraĝa)
en Okcidenta Holivudo
Mortis per vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko San-JuanoGainesvilleCrockett vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Young Actors Space Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patrino Arlyn Phoenix (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Joaquin Phoenix, Liberty Phoenix, Summer Phoenix (en) Traduki, Rain Phoenix (en) Traduki kaj Jodean Bottom (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
muzikisto
kantaŭtoro
mediprotektulo
surstrata artisto
televida aktoro
filmaktoro
gitaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1981–1993 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

River PHOENIX [river finiks] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto, 1970, mortis la 31-an de oktobro, 1993) estis usona aktoro kaj muzikisto.

River Phoenix naskiĝis en Madras, Oregono. La nekutima antaŭnomo River (= Rivero) supozeble reprezentis la hipiajn idealojn de liaj gepatroj - du fratinoj de li nomiĝis ekz. Rainbow (=Ĉielarko) kaj Liberty Butterfly (=Libereco Papilio).

Jam kiel sep-jara knabo River publike kantis kaj gitaroludis, ĉefe en Centra kaj Suda Ameriko, kie la familio vagadis. Poste, ree en Usono, la 10-jarulo aperis en televidserioj kaj varbanoncoj. Lia kino-kariero komenciĝis en 1985 kun la filmo Explorers (Esploristoj). Sekvis filmo post filmo, grandaj kaj malgrandaj roloj. Sian lastan filmrolon (en Dark blood) li tamen ne plu povis fini: Je la 31-a de oktobro 1993 River Phoenix mortis pro trodozo de drogoj en West Hollywood.

Fenikso malamis esti vidita kiel sekssimbolo, kaj rifuzis rideti en fotoj. Li ankaŭ malamis flugi kaj preferis vojaĝi per aŭto aŭ trajno [1].

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Explorers (1985)
  • Stand By Me (1986)
  • The Mosquito Coast (1986)
  • A Night in the Life of Jimmy Reardon (1988)
  • Running on Empty (1988)
  • Little Nikita (1988)
  • Running on Empty (1988)
  • Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito (1989)
  • I Love You To Death (1990)
  • Dogfight (1991)
  • My Own Private Idaho (1991)
  • Sneakers (1992)
  • The Thing Called Love (1993)
  • Dark Blood (1993, ne finita)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tragikaj Faktoj Pri Rivero Fenikso - Factinate. Alirita la 19an de marto 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.