Kalifornia Halo de Famo • Golden Globe Award for Best Actor – Motion Picture Musical or Comedy • BAFTA Award for Best Actor in a Leading Role • Premio Ora Globo • Saturn Award for the Best Actor • Saturn Award for the Best Actor • Saturn Award for the Best Actor • Saturn Award for the Best Actor • Golden Globe Award for Best Supporting Actor – Series, Miniseries or Television Film • Screen Actors Guild Award for Outstanding Performance by a Male Actor in a Comedy Series • Premio Saturno • Screen Actors Guild Award • MTV Movie & TV Awards • Disney Legends • Sitges Film Festival Best Actor award • Golden Globe Award for Best Supporting Actor – Motion Picture • Broadcast Film Critics Association Award for Best Supporting Actor • BAFTA Award for Best Actor in a Supporting Role • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro vd
Robert John Downey Jr. naskiĝis la 4-an de aprilo1965(nun 1965-04-04) estas usona aktoro, produktoro kaj kantisto. Lia kariero inkludis kritikan kaj popularan sukceson en lia junaĝo, sekvita de periodo de drogaĉkonsumado kaj leĝaj problemoj ĝis revigliĝo de komerca sukceso en mezaĝo. Dum tri sinsekvaj jaroj de 2012 ĝis 2015, Downey pintis la Forbes liston de la plej bone pagitaj aktoroj de Holivudo, laŭtaksoj li faris 80 milionojn da dolaroj inter junio 2014 kaj junio 2015.[1]
Li ĉefrolis kiel la titolfiguro en la filmo Chaplin (1992), kiu alportis al li nomumon por la Oskar-premio al la plej bona aktoro kaj gajnis la BAFTA premion. Post liberigo en 2000 de ŝtata malliberejo kie li estis pro drogakuzoj, Downey aliĝis al la rolantaro de la televidserio Ally McBeal kiu donis al li Premion Oran Globon.
La kariero de Downey pliboniĝis kiam li rolis en la mistera suspensfilmo Zodiac (2007), kaj la satira batalkomedio Tropic Thunder (2008); pro ĉi-lasta li estis nomumita al la akademia premio. Komence de 2008 Downey ekhavis rolon de Marvel Comics kiel superheroo aperanta en pluraj filmoj kiel Iron Man (2008) ĝis Avengers: Endgame (2019). Tiuj filmoj atingis pli ol 500 milionojn da dolaroj tutmonde; kvar el tiuj Avengers, Avengers: Age of Ultron (2015), Iron Man 3 kaj Captain America: Civil War (2016) gajnis pli ol 1 miliardon. Downey Jr. ankaŭ rolis kiel Sherlock Holmes de Guy Ritchie (2009) kaj ĝia daŭrigo Sherlock Holmes: A Game of Shadows (2011). La revuo Forbes listigis lin kiel la plej bone pagita aktoro de Holivudo en 2015.[2][3]