Saltu al enhavo

Roberto Passos Nogueira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto Passos Nogueira
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1949 (1949-01-01) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Roberto PASSOS NOGUEIRA /Ro'bεRtŭ 'pasŭz no'gejrə/ estas brazila esperantisto. Naskiĝis en 1949, Esperantisto de 1965. Kunfondanto, en 1965 de Brazila Esperantista Junulara Organizo. Instruis Esperanton (inkluzive de literaturo kaj lingvistiko) en la Kurso de la Federacia Universitato de Cearao, 1967-71. Verkis originalan kaj tradukan poezion, eseojn pri esperanta beletro kaj lingvistiko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vojo kaj vorto (poemoj originalaj kaj tradukitaj, 1972).
Citaĵo
 Roberto Passos estas inteligenta, poeto kaj... juna. Ne strange do, ke

liaj estetikaj idealoj kolizias kun la tradicia poezio, kaj ke, kun la ribelemo propra al inteligenta kaj sentiva junulo, li deklaras sin adepto de la “novaj” formuloj, kvankam ili estas novaj jam de 60 jaroj. Liaj originalaj poemoj respegulas ian kosman angoron, ian ekzaltan pesimismon baze romantikan, same kiel estas funde romantikaj liaj avangarde politikaj poemoj. Necesas la lecionoj de la jaroj por konscii, ke la maljusto, la arbitro, la ambicio kaj la kruelo estas nedeskueblaj konstantoj de la homa naturo; ke la homo ne estas viktima produkto de malbona socio transformenda, sed ke, efektive, la socio kun siaj absurdaj strukturoj fontas senpere el la neraciaj, obskuraj impulsoj de la homo. La tradukitaj pecoj, same kiel la originalaj, montras tre laŭdindan lingvan senton kaj artan manipuladon de Esperanto kaj prezentas al ni kalejdoskopon el aŭtoroj de tre diversaj stiloj kaj meritoj, sub la ĝenerala epiteto de "modernaj" aŭ "novaj”. Por via poezia plaĉo — aŭ malplaĉo— tie defilas i.a. Rafael Alberti, Apollinaire, Bertolt Brecht, E. E. Cummings, Dylan Thomas, T. S. Eliot, Garcia Lorca, Maiakovski, Oswald de Andrade, Pablo Neruda, Fernando Pessoa, Ezra Pound, S. Quasimodo, J. Ramón Jiménez... Impona kaj leg-enda procesio... Ribelema, Passos Nogueira asertas en sia postparolo: "Tamen en Esperanto, tre bedaŭrinde, la akademikismo ankoraŭ tenas fortan rondon de influo kaj rifuzas cedi sian lokon al pli aktualaj orientadoj. La Parnasa Gvidlibro kaj ĝiaj adeptoj konsistigas kernon de tiu akademiismo kaj, des pli bedaŭrinde, ordinare estas rigardataj kiel la sola fonto de aŭtoritateco pri poeziaj aferoj”. Ŝajnas al mi, ke Passos Nogueira vidas ion, kio ne ekzistas. Kie kaj kiel manifestiĝas tia supozata necedemo de la akademikismo? Mi opinias, ke Parnasa Gvidlibro naskiĝis precipe el pura neceso, ĉar, kiel, sen poetikaj reguloj, oni povus traduki en nian lingvon la egan trezoron de la diverslanda poezio klasika? En poezio, kiel en ĉio, la sola aŭtoritato estas la talento, kaj se la nova poezio —eĉ se ne konsideri ke tiu “nova" poezio, grandparte jam tradicia kaj ie tie montranta spurojn de dekadenco kaj kaduko— altiros al si aŭ kreos talentojn pli brilajn ol la

nunajn “akademikajn”, certe la freŝaj genioj renovigaj ricevos senprokraste la laŭron de la fam o kaj de la rekonateco. Tion mi fervore deziras al Passos Nogueira. Talenton sufiĉan li havas. La maturiĝo nepre venos poste. Li nur persistu. 
— F. de Diego. Boletín n203 (maj 1974)