Saltu al enhavo

Santo Tirso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Santo Tirso (stacidomo).
Santo Tirso
municipo de Portugalio • urbosetlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4780
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71 530  (2011) [+]
Loĝdenso 526 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 8° 29′ U (mapo)41.3425-8.4775 [+]
Areo 136 km² (13 600 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Santo Tirso (Portugalio)
Santo Tirso (Portugalio)
DEC
Situo de Santo Tirso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santo Tirso [+]
vdr

Santo Tirso estas urbo kaj municipo en la nordo de Portugalio kun 14 000 loĝantoj (2011), nome en la subregiono Metropola Areo de Porto, apartenanta al la Norda regiono kaj al la distrikto Porto.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Santo Tirso, kiu havas totalan areon de 136,60 km², 67 785 loĝantojn en 2021 kaj loĝdenson de 496 loĝantoj por km², subdividita en 14 fregezioj. La municipo estas limigita en la nordo fare de la municipoj Vila Nova de Famalicão kaj Guimarães, nordoriente de Vizela, oriente kun Lousada, sudoriente kun Paços de Ferreira, sude kun Valongo, sudokcidente kun Maia kaj okcidente kun Trofa.

La urbo Santo Tirso estas centre inter la urboj Braga, Guimarães, Póvoa de Varzim, Vila do Conde kaj Porto, kiuj distas ĉiuj ĉirkaŭ 20 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastrumo de Monte Padrão.

La areo jam estis loĝata en prahistoriaj kaj romiaj tempoj, kiel atestas kelkaj kastrumoj kiel la Kastrumo de Monte Padrão.

Santo Tirso estis la nomo atribuita al la monaĥejo fondita aŭ rekonstruita, en la 10-a jarcento, fare de benediktanaj monaĥoj en la loĝloko Moreira de Riba de Ave, patronigita de D. Alboazar Ramíres, mortinta en 960, ekstergeedza filo de la reĝo Ramiro la 2-a de Leono, omaĝe al Sankto Tirso de Apolonio.

De 978 ĝis 1834 ĝi estis ento couto kies sidejo estis la Monaĥejo de Santo Tirso, havante propraĵojn tra la tuta areo interrivera Entre Douro e Minho. De 1836 ĝis 1998 la aktuala municipo Trofa estis ene de Santo Tirso, kiu estis tial unu de la 20 plej loĝataj en la lando. La urbo Santo Tirso estis lulilo de tekstila industriigo en Portugalio. La fabriko Fiação e Tecidos Rio Vizela, fondita en 1845, en Vila das Aves kaj São Tomé de Negrelos, estis pionira centro de la sektoro en la lando, kaj unu el ĉefaj fabrikoj en Portugalio.

La urban statuson ĝi ricevis dum 1985. Pro la industria disvolviĝo la municipo kreskis dum la 20-a jarcento el 28 371 loĝantoj komence de la jarcento ĝis atingi cent milon en la 1990-aj jaroj, sed poste estis krizo kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj 67 000.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

São Pedro de Roriz.

La municipo estas subdividita en 14 freguesias, nome:

  • Agrela
  • Água Longa
  • Areias, Sequeirô, Lama e Palmeira
  • Aves
  • Carreira e Refojos de Riba de Ave
  • Monte Córdova
  • Negrelos (São Tomé)
  • Rebordões
  • Reguenga
  • Roriz
  • Lamelas e Guimarei
  • Santo Tirso, Couto (Santa Cristina e São Miguel) e Burgães
  • Vila Nova do Campo
  • Vilarinho

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Museu Internacional de Escultura Contemporânea.
  • Kapelo de Santa Cruz aŭ de Bom Jesus, en Burgães
  • Club Thyrsense, en Santo Tirso
  • Edifico de Serra Hidráulica de Pereiras, en Monte Córdova
  • Kastrumo de Monte Padrão aŭ de Monto Córdova
  • Preĝejo de São Pedro de Roriz
  • Citânia kaj preĝejo de Santa Maria de Negrelos, en Roriz
  • Casa do Mosteiro (domo de la monaĥejo), en Roriz
  • Domo kaj Bieno de Dinis de Cima, en Santa Cristina do Couto
  • Monaĥejo de Santo Tirso aŭ de São Bento
  • Domo kaj Bieno de Dinis de Baixo, en Santo Tirso
  • Kastrumo de Santa Margarida, en São Tomé de Negrelos
  • Preĝejo de São Tomé de Negrelos
  • Monaĥejoj de São Miguel de Vilarinho kaj de Singeverga, en Roriz
  • Bienoj Quinta de Cantim, en Reguenga, kaj Quinta da Manguela, en Carreira
  • Museu Internacional de Escultura Contemporânea

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santo Tirso en la portugala Vikipedio.