Saltu al enhavo

Satyendra Nath Bose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satyendra Nath Bose
Persona informo
সত্যেন্দ্রনাথ
Naskiĝo 1-an de januaro 1894 (1894-01-01)
en Kolkato
Morto 4-an de februaro 1974 (1974-02-04) (80-jaraĝa)
en Kolkato
Religio hinduismo vd
Lingvoj bengalaanglagermanafrancasanskrito vd
Loĝloko Barato vd
Ŝtataneco Barato (1950–)
Brita Hindio (–1947) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater University College of Science, Technology & Agriculture (en) Traduki (1917–1921)
Presidency University (en) Traduki (1909–1915)
Hindu School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Satyendra Nath Bose
Familio
Patro Surendranath Bose (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Amodini Devi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ushabati Bose (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Shri Rathindranath Bose (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
politikisto
matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Matematika fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj statistiko de Bose-Einstein ❦
kondensaĵo de Bose-Einstein ❦
bosono ❦
photon gas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Satyendra Nath Bose (naskiĝis la 1-an de januaro 1894 en Kolkato, mortis la 4-an de februaro 1974 samloke) – barata fizikisto, specialiĝanta pri matematika fiziko.

Bose prilaboris probablan distribuon por fotonoj, kiu poste estis plilarĝigita de Albert Einstein ankaŭ por atomoj kaj de iliaj nomoj nomata statistiko de Bose-Einstein. Laboraĵo de Bose Planck's Law and the Hypothesis of Light Quanta, kiu enkondukis la distribuon de probableco, estis presita en la germana scienca revuo Zeitschrift für Physik nur post rekomendo de Einstein kaj en lia traduko.

De la nomo Bose devenas ankaŭ la termino bosono.

En 1924 dum vojaĝo tra Eŭropo li kunlaboris interalie kun pola fizikistino Maria Skłodowska-Curie en Parizo, kaj sekvan jaron kun Albert Einstein en Berlino.