Saltu al enhavo

Starý Bohumín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Starý Bohumín
(Bogun)
germane Alt Oderberg, pole Stary Bogumin
urba parto
Vido al Starý Bohumín
Oficiala nomo: Starý Bohumín
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Bohumín
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Najbaras kun Chałupki Pollando
Memorindaĵo Starý Bohumín kastelo
Riveroj Odro, Bajčůvka rojo
Situo Starý Bohumín
 - koordinatoj 49° 55′ 07″ N 18° 19′ 56″ O / 49.91861 °N, 18.33222 °O / 49.91861; 18.33222 (mapo)
Fondo de burgo 1256
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Starý Bohumín
Portalo pri Ĉeĥio
Placo
Placo
Hotelo Grüner Baum

Bogun (la hodiaŭa Starý Bohumín (Malnova Bohumín) (germane Alt Oderberg, pole Stary Bogumin) kaj la pola Chałupki) estiĝis sur teritorio de tiama Raciborza princlando en la jaro 1256. Burgo, nomata Barudswerde, estis fondita sur la maldekstra bordo de rivero Odro (la hodiaŭa Chałupki), subburga vilaĝo, pli poste urbo (la hodiaŭa Starý Bohumín) estiĝis sur la dekstra bordo de la rivero.

Posedantoj de la senjorujo alternis, plej longe ĝi apartenis al bankiera familio de Henckelidoj el Donnersmark, kiuj havas en paroĥa ĝardeno sian kripton el la jaro 1752. Dum ilia regado en la jaro 1742 surbaze de Vroclava paco okazis dividiĝo de Bohumín tiel, ke ties maldekstreflanka parto (la burgo kaj la antaŭurbo) falis al Prusio, sed la dekstreflanka urbo restis parto de habsburga Silezio. Bohumín pro tio fariĝis urbo sen nobela sidejo, kiu restis en Prusio.

Ĉiuj ĝisnunaj posedantoj de la senjorujo havis sidejon en la burgo, kiu hodiaŭ estas sur teritorio de Pollando kaj troviĝas en ĝi hotelo. La apartigo kaŭzis, ke unu kaj duono de miliono silezoj, 150 urboj kaj kvin mil vilaĝoj aliris al Prusio kaj Maria Tereza ricevis proksimume unu okonon de la lando - Teŝinio, parto de Bohumína princlando, Opava princlando, Krnova princlando kaj Klodska graflando.

La familio de Henckelidoj vendis la aŭstrian parton de la bohumina senjorujo al Erdmann Guslar el Komorno, liaj heredintoj aĉetis en la jaro 1817 du domojn en la orienta fronto de la bohumina placo (n-roj 7 kaj 8) kaj alikonstruis ilin al sia loĝejo, al kiu oni komencis diradi "kastelo". En la jaro 1857 plua posedanto de grandbieno Leopold Heydenbrand alaĉetis ankoraŭ najbaran domon n-ro 9 kaj ĉiujn domojn li alikonstruis en malfrue klasikismajn duetaĝajn konstruaĵojn, kiuj diference de plimulto de nobelaj sidejoj eĉ plu najbaris kun la cetera urba konstruaĵaro. En la jaro 1879 tiun ĉi kastelon kun la bohumina grandbieno aĉetis grafo Henriko Larisch-Mönnich. La kastelo ĉesis esti nobela sidejo. Ĝi ŝanĝiĝis en kancelariojn kaj loĝejojn de okupitoj.

En la jaro 1945 ĝi estis konfiskita al la posedantoj, ĝi transiris en posedaĵo de la urbo kaj servis plu al similaj celoj. Sur ties loko estis konstruita arkitekture ne tro kun zorgistina servo. En la objekto estas nuntempe ankaŭ loka poŝtoficejo.

La transpontigo de Odro okazis proksimume en la 15-a jarcento. Pro apartigo de la senjorujo al parto prusia kaj aŭstria la ponto perdis sian devenan gravecon, kaj ĉar neniu riparis ĝin, ĝi estis fine deŝirita. En la jaro 1838 estis en tiuj ĉi lokoj establita nur pramejo. Dum mezurigado de estonta Norda fervojo de imperiestro Ferdinando la malnovbohuminaj loĝantoj stariĝis kontraŭ la konstruado de la fervojo, kio fariĝis fatala por la plua evoluo de la urbo. La urbo iom post iom perdis sian signifon. La konstruado de fervojo, evoluo de industrio kaj ascendanta transporto eldevigis al si, ke en la jaro 1898 estis metita fundamenta ŝtono al konstruado de ponto trans Odro kaj post unu jaro la konstruado estis finita. La fervoja ponto estis konstruita jam en la jaro 1849.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 333
18801 260
18901 371
19001 888
19102 794
19213 190
JaroLoĝantoj
19303 188
19502 964
19612 422
19701 834
19801 442
19911 450
JaroLoĝantoj
20011 660
20111 528
20211 348

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]