Svante Pääbo
Svante Erik PÄÄBO (naskiĝis la 20-an de aprilo 1955 en Stokholmo) estas sveda genetikisto, specialisto pri evolucia genetiko. Ekde 1997 li estas sekciestro pri evolucia genetiko ĉe Max-Planck-Instituto por Evolucia Antropologio en Lepsiko. Inter 2003 kaj 2015 li estis gastprofesoro ĉe universitato de Upsalo.
En 2022 li estis honorita per Nobel-premio pri medicino pro sia esplorado pri la genoj de la Neandertala homo kaj la Denisova hominido.
Ankaŭ lia patro, Sune Bergström, estis Nobel-premiito, en 1982.
|