Sveda Antologio estas Esperanta antologio redaktita de Sam Jansson, Björne Backman kaj Arne Lenner. La unua 228-paĝa parto aperis en la jaro 1934 en Stokholmo ĉe Eldonejo Socialista ESPERANTO. La dua parto, paĝoj 231-432, aperis samjare.
„ Tiu ĉi jamaperinta unua parto reprezentas la epokon inter 1850 kaj 1910, la aperonta dua parto la epokon 1910-1930. La elekto speciale favoris la verkojn, en kiuj estas io speciale sveda. Jam aperintaj verkoj ne troviĝas en la antologio, kaj ofte tradukitaj verkistoj ricevis malpli multan lokon. La tradukoj estas tre bonaj. ”
„ Tiun ĉi antologion kies unua volumo kuŝas antaŭ ni, ni ĝuis de la unua ĝis la lasta vorto ! Kiel ĉiuj svedaj eldonitaĵoj ankaŭ tiu ĉi libro estas presita sur bela fortika papero, per simplaj distingeblaj literoj, ornamita per alloga kovrilo. tial ĝi ne nur estas bonefika por la menso kaj spirito sed ankaŭ por la okuloj de vera libro-amanto. La poeziaĵoj ne abundas en la libro. La nomoj de la poeziotradukintoj tamen garantias la artecon. (M. Carlsson, G. Johansson, S. Engholm, V. Thilander). Ni trovas belan prozon de sep grandaj figuroj kaj la granda
nombro da paĝoj, kiun oni dediĉis al ĉiu el ili, permesas al ni vere penetri en la pensojn kaj animstatojn de la respektivaj verkistoj.
Interesa skizo d e S-ro Bjarne Beckman pri « Sveda Literaturo 1880-1920 » jam valoras la aĉeton de la libro. Ni nur volus atentigi la kompilintojn — kiujn ni pro ilia zorga kaj plensukcesinta laboro tutkore gratulas — pri la fakto ke la libro
estus ankoraŭ pli interesa, se por ĉiu verkisto, antaŭ la tradukoj ni trovus malgrandan biografion kiel ekzemple en la « Belga Antologio ».
Estas nia sincera deziro, ke la libro trovu multajn aĉetantojn, kaj ke la sekvonta volumo estos inda konkursi kun la unua. ”
„ Antaŭ kelkaj semajnoj ni skribis ke estis nia sincera deziro « ke la sekvonta volumo estos inda konkursi kun la unua ». Ni tuj povas diri ke nia deziro plenumiĝis brile.
La dua volumo, kiu feliĉe ne estas la lasta, estas same bele eldonita kiel la unua. Eĉ ni trovis en ĝi belan, tutpaĝan artilustraĵon. La verko enhavas fragmentojn de dek kvar aliaj verkistoj, do entute la unua parto de la antologio (2 vol.) pritraktas la 21 plej gravajn Svedajn verkistojn de antaŭ la milito. Same kiel en la unua volumo, la ĉefa parto estas dediĉita al la prozo; bela, fortika prozo kiu tutspeciale devas interesi la Flandrojn, ĝi estas de la sama strukturo kiel ilia kaj la sveda kaj flandra lingvoj ja estas « parencoj ».
Tial ankaŭ , ni insiste rekomendas la « SVEDA ANTOLOGIO’n » al ĉiuj niaj legantoj. ”