Tarlakurbo
Tarlakurbo | |||
---|---|---|---|
| |||
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 385 398 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 403 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 29′ N, 120° 35′ O (mapo)15.486944444444120.59 [+] | ||
Alto | 61 m [+] | ||
Areo | 274,66 km² (27 466 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Tarlakurbo - tagaloge Lungsod ng Tarlac - estas duaklasa urbego kaj katolika diocezo en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, kie estas ĉefurbo de provinco Tarlako.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- loĝantaro: 342 493 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2300
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: 52 m
- Areo: 274,66 km²
Geografio[redakti | redakti fonton]
Tarlakurbo kuŝas sur ebenaĵo laŭ la samnoma rivero Tarlac (Tarlako) en centro de la provinco [1]. Mabalacat troviĝas 30, Angeles 36, Kezonurbo 100, Manilo 107 kilometrojn (aere) [2].
Historio[redakti | redakti fonton]
Tarlakurbo estis fondita en 1788. La komunumo travivis okupadon de la japanoj (1942-1945). Ĝi atingis la internacian klasifikon grandurbo laŭ nombro de loĝantaro en la 1960-aj jaroj, sed laŭ la filipina klasifikado ĝi urbiĝis poste en 1998.
Eklezioj kaj eduko[redakti | redakti fonton]
En Tarlakurbo la kristanismo dominas (73%). La plimulto de kristanoj estas katolikoj, aliaj apartenas al la protestantoj. La islamanoj apartenas al la ne-kristanoj. En la urbego universitato funkcias.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Du ĉefvojoj kuras el nordo al Manilo, la unua preteriras, la alia trairas la urbegon. Estas ankaŭ traira vojo el oriento al okcidento, ĝuste ĉe Tarlakurbo estas ponto interliganta ambaŭ vojpartojn.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c9/9801Tarlac_City_Province_43.jpg/220px-9801Tarlac_City_Province_43.jpg)
Klimato[redakti | redakti fonton]
La klimato de Tarlakurbo estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas pli ol 1000 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas plej ofte. La temperaturo varias inter 23-33 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- preĝejoj
- monumentoj
- ĉiujara festivalo
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans
- [3]
-
Merkato
-
Universitata konstruaĵo
-
Monumento
-
Monumento
-
Vendejego
-
Preĝejo