Unio de Junuloj Komunistaj de Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unio de Junuloj Komunistaj de Kubo
Unión de Jóvenes Comunistas
emblemo
junulara asocio
Komenco 4-a de aprilo 1962 vd
Lando(j) Kubo vd
Sidejo Havano, Kubo
Tipo Asocio
Ideologio

komunismo

Membro de Monda Federacio de Demokratia Junularo vd
Posedatoj Juventud Rebelde vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Unio de Junuloj Komunistaj de Kubo, hispane Unión de Jóvenes Comunistas, estas la ŝtata komunisma junulara organizaĵo de la kariba ŝtato Kubo. Ĝi fondiĝis la 4-an de aprilo 1962 kaj estas membro de la Monda Federacio de Demokratia Junularo (MFDJ), kiu antaŭ la kolapso de la eŭropaj socialismaj ŝtatoj en 1989-1991 estis tutmonde grava tegmenta organizaĵo kaj ankaŭ gravis kiel kontakto por TEJO. Sian sidejon la unio kompreneble havas en la nacia ĉefurbo Havano.

Formale temas pri la junulara branĉo de la Komunista Partio de Kubo, kies membreco estas libervola kaj elektema. La membraj asocioj de la unio nombras pli ol 400 000 aktivajn membrojn.[1] Ĝia simbolo montras la stiligitajn vizaĝojn de Julio Antonio Mella, Camilo Cienfuegos kaj Che Guevara. La moto estas estudio, trabajo, fusil kaj signifas "studado, laboro, fusilo". La unio laŭ propra memkompreno ne estu klasika "amasorganizaĵo", sed vidas sin, kiel la Komunista Partio de Kubo, kiel la "avangardo de la socio". La minimuma aĝo estas 14 kaj la maksimumo 30 jaroj, kvankam la gvidaj kadroj estas ĝenerale pli aĝaj. Membroj estas atenditaj havi "precipe altan nivelon de socialisma konscio". En esceptaj kazoj ankaŭ eksterlandanoj loĝantaj en Kubo povas esti akceptitaj en la organizaĵon.

La 11-a kaj 14-a eventoj de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro estis gastigitaj en Kubo de la organizaĵo - en 1978 respektive 1997. La unio eldonas la ĉiutagan gazeton Juventud Rebelde (Ribelema Junularo) en Kubo. Membroj estas atenditaj subteni la organizaĵon donacante 2% de sia enspezo monate.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • La teksto ekestis laŭ informeroj el la koncernaj tekstoj en la hispana, angla kaj germana Vikipedioj, je la stato de la 21-a de majo 2024.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]