Vale de Cambra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vale de Cambra
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 864  (2011) [+]
Loĝdenso 156 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 8° 24′ U (mapo)40.85-8.4 [+]
Areo 147 km² (14 700 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Vale de Cambra (Portugalio)
Vale de Cambra (Portugalio)
DEC
Situo de Vale de Cambra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vale de Cambra [+]
vdr

Vale de Cambra estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj subregiono Área Metropolitana do Porto, kun 5 386 loĝantoj (2021).

Ĝi estas la sidejo de municipo Vale de Cambra kun areo de 147,33 km² kaj 21 279 loĝantoj (2021), subdividita en sep fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Arouca, oriente kun São Pedro do Sul, sudoriente kun Oliveira de Frades, sude kun Sever do Vouga kaj okcidente kun Oliveira de Azeméis.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Vale de Cambra

La fregezioj de Vale de Cambra estas jenaj:

  • Arões
  • Cepelos
  • Junqueira
  • Macieira de Cambra (parto de la urbo Vale de Cambra, kun São Pedro kaj Vila Chã, Codal kaj Vila Cova de Perrinho)
  • Roge
  • São Pedro de Castelões (parto de la urbo Vale de Cambra, kun Vila Chã, Codal e Vila Cova de Perrinho kaj Macieira)
  • Vila Chã, Codal e Vila Cova de Perrinho (parto de la urbo Vale de Cambra, kun São Pedro kaj Macieira)


Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam el la prahistorio; proksimeco al la marbordo kaj komunikvojoj helpis la setladon, en antikveco. Diversaj loĝlokoj jam ekzistis en la mezepoko.

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. En la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis el 20 000 loĝantoj en la mezo de la jarcento ĝis 24 000 jarcentfine.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ponto de Cavalos en Cepelos
  • Pilorio de Macieira aŭ de Macieira de Cambra
  • Krucmonumento de Roge
  • Urba centro de Vale de Cambra
  • Ponto de Fontinha, Ponto Coronados kaj urbo São Pedro de Castelões
  • Naturaj lokoj kaj riveraj banejoj
  • Akvorezervejo Duarte Pacheco

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]