Saltu al enhavo

Valença (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valença (stacidomo).
Valença
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4930
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 127  (2011) [+]
Loĝdenso 121 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 8° 38′ U (mapo)42.02821-8.63388 [+]
Areo 117 km² (11 700 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Valença (Portugalio)
Valença (Portugalio)
DEC
Situo de Valença

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valença, Portugal [+]
vdr
Komerca centro en Valença.

Valença, ofte konata kiel Valença do Minho (Valencio de Minjo), estas urbo de Portugalio en la nordo de la Distrikto Viana do Castelo, Norda regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo de la Supra Minho (NUTS III), kun proksimume 8000 loĝantoj en sia ĉefa urbokerno kaj 14 127 loĝantoj (2011) ene de sia municipa teritorio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La malnova internacia ponto.

Ĝi estas sidejo de la samnoma municipo kun 117,43 km² de areo kaj estas subdividita en 16 "freguesías" (paroĥoj aŭ submunicipoj). Limas oriente kun la municipo Monção, sude kun Paredes de Coura, okcidente kun Vila Nova de Cerveira kaj nordokcidente kaj norde kun Hispanio (municipo Tui en Galegio). De la 10a de februaro 2012, kune kun la hispana urbo Tui, ĝi formas eŭrop-urbon kiel signon de kunlaboro kaj integriĝo inter la du urboj ligitaj de du pontoj transirantaj la riveron Minjo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de São Teotónio

En la epoko de la Romia Imperio oni konkeris la areon dum la regadoj de la imperiestroj Aŭgusto Cezaro (63 a.n.e.-14 n.e.) kaj Julio Cezaro (100 a.n.e.-44 a.n.e.), inter 26 a.n.e. kaj 19 a.n.e. Post la epoko de la Romia Imperio, suevoj okupis la areon, kion poste dominis visigotoj.

Fine de la 11-a jarcento en la vilaĝo Ganfei naskiĝis Teotónio de Koimbro (1082), poste sanktuligita kiel la unua portugala sanktulo São Teotónio, nuna patrono de la municipo kaj iama konsilisto de la tiam juna D. Afonso Henriques, kiu iĝis pioniro de la sendependeco de Portugalio. Valença ricevis foruon de D. Sanĉo la 2-a , kun la tiama nomo Contrasta. Tio ŝanĝiĝis al la aktuala nomo en 1262. Foje oni nomis ĝin Valença do Minho.

Fakte dum jarcentoj ĝi iĝis fortikita urbo sur monteto dominanta la riveron Minjo trans kiu tute apuda hispana urbo Tui dominis la transriveran flankon.

Nuntempe estas ponto super la rivero kiu ebligas trafikon kaj eĉ piediradan transiron de unu lando al la alia.

La urbeton oni altigis al la kategorio de cidade (urbo) la 12an de junio 2009.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide el 15 000 en la jarcentkomenco ĝis pinto de 17 000 en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis elmigrado kaj malaltiĝo ĝis nunaj 13 000.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

La submunicipoj de Valença estas la jenaj:

Fregezioj de Valença.
  • Boivão
  • Cerdal
  • Fontoura
  • Friestas
  • Gandra e Taião
  • União das Freguesias de Valença, Cristelo Covo e Arão
  • Ganfei
  • Gondomil e Sanfins
  • São Julião e Silva
  • São Pedro da Torre
  • Verdoejo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fortikaĵo de Valença, konsiderata la plej granda fortikaĵo de Supra Minjo. Ĝi havas 5 km de murega perimetro, en kies interno estas aktiva historia urbokerno. En la aktualo temas pri turismo.
  • Konvento de Ganfei
  • Preĝejo de Santa Maria dos Anjos (Sankta Maria de la Anĝeloj)
  • Preĝejo de Sankta Stefano
  • Statuo de São Teotónio
  • Internacia ponto

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valença (Portugal) en la portugala Vikipedio.